Don Cherry: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 3:
 
== Verkado ==
Cherry estiks membro de la mita kvaropo de [[Ornette Coleman]] (1957–1961, 1987). Poste li muzikis kun [[John Coltrane]] kaj [[Sonny Rollins]], antaŭ ol li formis kun Archie Shepp kaj John Tchicai la kvinopon ''New York Contemporary Five''. Post gastludo en la grupo de Albert Ayler li formis sian propran kvinopon kun Gato Barbieri, Karl Berger kaj eŭropa ritmosekcio. Post kantlecionoj ĉe Pandit Pran Nath (kune kun Terry Riley kaj La Monte Young) Cherry estis unu el la gravaj ligantoj de [[ĵazo]] kaj mondmuziko. Post koncertvojaĝoj tra Eŭropo kun Johnny Dyani, Okay Temiz resp. Han Bennink, svedaj muzikistoj kaj sia edzino Moki li formis meze de la 1970-aj jaroj denove grupojn kun usonaj kolegoj, aparte kun Dewey Redman, Charlie Haden kaj Ed Blackwell (projekto ''Old and New Dreams''), poste ankaŭ kun Peter Apfelbaum kaj Carlos Ward. Krome li pli intense turniĝis al la muziko de Afriko (''Mandingo Griot Society'', ''Gift of the Gnawa'') kaj reflektis tiun ĉi ankaŭ en siaj komponaĵoj. Kun Naná Vasconcelos kaj Collin Walcott li tenis la triopon ''CoDoNa'' akcepteman por multaj influoj ''CoDoNa''. Li kunmuzikis inter alie ankaŭ kun Lou Reed, aŭdeble sur la (lum)disko "The Bells".
 
== Gravaj sonregistraĵoj ==