Proponitaj reformoj de Esperanto: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e kor. de tajperaro
e + ligoj
Linio 1:
{{Unua}}
 
Ekde la publikigo de Esperanto oni prezentis multajn reformprojektojn kaj reformproponojn. Altiri esperantistojn al si ili povis nur en modesta kvanto, tamen ili havis konsiderindan nerektan efikon. La reagoj al ili en certa mezuro influis la evoluvojon de Esperanto, kontribuis al la stabiligo de tiu lingvo kaj ĝia komunumo kaj akcelis la ekeston de la [[esperantologio]]. La akcepto kaj daŭra respektado de la [[Fundamento]] en la rolo de sistembazo por la lingvoeluo estas la plej evidenta el tiuj nerektaj sekvoj. <br>'''Reformprojekto''' celas reformi la lingvon kiel tutaĵon. Reformprojektoj estas inter aliaj tiu de [[Reformprojekto de Zamenhof|Zamenhof 1894]] ellaborita por doni alternativon por la voĉdonado de 1894, [[Ido]] de [[Louis Couturat|Couturat]] kun subteno de [[Louis de Beaufront|Beaufront] (1907) kaj Nov-Esperanto de [[René de Saussure|Saussure]] (1925). La plej konata reformprojekto estas [[Ido]], kies adeptoj sukcesis evoluigi ĝin el planlingva projekto al planlingvo, meze evoluinta laŭ la funkcio-amplekso de ĝia uzo.<br>'''Reformpropono''' koncernas unuopajn detalojn de la lingvo, ekzemple la uzon de [[Atismo|-at- kaj -it-]],[[Egzismo|-egz-]], [[Iĉismo|-iĉ-]], [[Riismo|ri]].
 
Pri reformoj en Esperanto, skribis [[KALOCSAY|Kalocsay]] en [[Enciklopedio de Esperanto]] '''Reformoj en Esperanto''':