Proponitaj reformoj de Esperanto: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e +ligo
ĉapitra titolo rearanĝita
Linio 3:
Ekde la publikigo de [[Esperanto]] oni prezentis multajn reformprojektojn kaj reformproponojn. Altiri esperantistojn al si ili povis nur en modesta kvanto, tamen ili havis konsiderindan nerektan efikon. La reagoj al ili en certa mezuro influis la evoluvojon de Esperanto, kontribuis al la stabiligo de tiu lingvo kaj ĝia komunumo kaj akcelis la ekeston de la [[esperantologio]]. La akcepto kaj daŭra respektado de la [[Fundamento]] en la rolo de sistembazo por la [[Esperanto#Lingvoevoluo|lingvoeluo de Esperanto]] kaj la fondo de [[UEA]] estas la plej evidentaj el tiuj nerektaj sekvoj. <br>'''Reformprojekto''' celas reformi la lingvon kiel tutaĵon. Reformprojektoj estas inter aliaj tiu de [[Reformprojekto de Zamenhof|Zamenhof 1894]] ellaborita por doni alternativon por la voĉdonado de 1894, [[Ido (lingvo)|Ido]] de [[Louis Couturat|Couturat]] kun subteno de [[Louis de Beaufront|Beaufront]] (1907) kaj [[Nov-Esperanto]] de [[René de Saussure|Saussure]] (1925). La plej konata reformprojekto estas Ido, kies adeptoj sukcesis evoluigi ĝin el [[listo de planlingvoj kaj planlingvaj projektoj|planlingva projekto]] al [[planlingvo]], meze evoluinta laŭ la funkcio-amplekso de ĝia uzo. La priskribo de la [[Vortfarado|vortofara]] principo de [[neceso kaj sufiĉo]] okazis provokita de disputoj kun [[Ido (lingvo)#Formalaj kritikoj al Esperanto|kritikoj flanke de Couturat]] kaj en konfrontado kun ties principo de la [[renversebleco]], la teoria bazo de la vortofarado de Ido.<br>'''Reformpropono''' koncernas unuopajn detalojn de la lingvo, ekzemple la uzon de [[Atismo|-at- kaj -it-]],[[Egzismo|-egz-]], [[Iĉismo|-iĉ-]], [[Riismo|ri]].
 
Pri reformoj'''Reformoj en Esperanto,''' skribisestis temo de artikolo de [[KALOCSAY|Kalocsay]] en la [[Enciklopedio de Esperanto]] '''Reformoj en Esperanto''':
 
Reformo estas sistema ŝanĝo de fundaj lingvo-elementoj. La Reformismo naskiĝis kune kun [[Esperanto]]: de [[1891]] ĝis [[1894]] la [[gazeto]] „[[Esperantisto]]“ estis plena de diversaj Reform-provoj. Devigite de multflankaj postuloj, [[L. L. Zamenhof|Zamenhof]] mem publikigis en [[1894]] plenan Reform-projekton kaj submetis ĝin al voĉdonado. La projekto kaj ĉia ŝanĝo estis forĵetita (v. [[Reformprojekto de Zamenhof 1894]].) Malkontente pro tio, multaj Reformemuloj forlasis Esperanton, sed ilia eksiĝo tute ne malutilis, eĉ kontraŭe: la lingvo, liberiĝinte de la senfruktaj kaj sensencaj diskutoj, de tiam povis praktike evolui trankvile. Estas evidente, ke en aferoj, pri kiuj absoluta akordiĝo ne eblas, la sola bona solvo estas obeo al aŭtoritato, eĉ se ties propono ne estas la imageble plej perfekta: en lingvaj aferoj la unueco ja estas pli valora kaj grava ol la - eterne diskutebla - perfekteco. Vere post la ĉeso de la diskutoj Esperanto tiel bone prosperis, ke kelkaj eminentaj Reformuloj (inter ili [[Grabowski]]) revenis al la movado. La Reform-agitadoj de la Kanada gazeto ([[La Lumo]]) kaj de [[Paul Berthelot]] (1903-04) restis neatentitaj. En [[1907]] sekvis danĝera atako, fare de l' „[[Delegacio por la adopto de helplingvo internacia]]“, kiu „principe adoptis Esperanton“, sed praktike - [[ido (lingvo)|Ido]]n (v. tie). Tamen, Esperanto estis jam tiom fortikiĝinta, ke ĉi tiu atako ne povis ĝin grave vundi, malgraŭ ke proksimume la dekono de la Esperantistaro, inter ili tre eminentaj Esperantistoj: [[Beaufront|de Beaufront]] (patro de Ido), [[Gaston Moch|Moch]], [[Per Ahlberg|Ahlberg]], [[Antoni Kofman|Kofman]], [[Friedrich Schneeberger|Schneeberger]] ktp. aliĝis al la nova lingvo. Sed la Esperantistaj amasoj (jam ekzistis tiaj) restis fidelaj, la skismanoj estis eligitaj, kaj tiel la Reformo ĉesis esti interna afero, ĝi izoliĝis. La reago de l' [[skismo]] estis, ke inter la Esperantistaro pliiĝis la [[konservismo]], ĉio nova iĝis suspektinda. La ĉefa celo de la [[Akademio de Esperanto]] kaj [[Lingva Komitato]] estis de tiam la konservo de la lingvo kontraŭ ĉia Reformo. Post ĉi tiu tempo Reformoj ne plu endanĝerigis la lingvon; la provoj de Romanski, Tihomirov, [[Henri Sentis|Sentis]], [[René de Saussure|de Saussure-Antido]] restis tute sen influo.