Mehmedo la 2-a: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
bildo finaranĝita
Linio 43:
 
== Frua regado ==
Kiam Mehmedo la 2-a atingis dekunu jarojn, li translokiĝis al [[Amasya]] por regi kaj pli edukiĝi, laŭ kutimo de otomanaj prareguloj. Poste Murad la 2-a faris pacon kun la [[Karamana Emirlando]] en Anatolio en aŭgusto 1444, kaj li abdikis sian regadon favore al sia 12-jara filo Mehmedo. Sultano Murado sendis instruistojn al li por lia plua instruado.
 
Dum lia unua regado, li venkis la [[krucmilito]]n, kiu estis kondukita per [[János Hunyadi]]. János rompis la militpaŭzon de [[Szeged]] pro la konsilo de kardinalo [[Julian Cesarini]], la reprezentanto de la papo, kiu antaŭe konvinkis la reĝon de [[Hungario]], ke la rompo de la militpaŭzo ne estu perfido. Je tiu tempo Mehmedo demandis pere de letero al sia patro (kiu rifuzis partopreni en la militon kaj restis ektere de politika vivo) "Se vi estas la Sultano, venu kaj konduku viajn armeojn. Se mi estas la Sultano tiam mi komandu vin por revenu kaj konduku miajn armeojn. Post la ricevo de la letero Murado kondukis la Otomanan armeon kaj venkis la batalon de Varna en 1444.