Rajto por la unua nokto: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 08:10, 3 feb. 2006

Rajto por la unua nokto, latine ius (aŭ jus) primae noctis estas onidira feŭda rajto en la mezepoka Eŭropo, kiu donis rajton por la nobelo por plenumi la unuan nokton kun ĵusa edzino de sia servutulo, en tago de la geedziĝo.

Tiu kutimo ekzistas en primitivaj socioj, sed la eŭropan ekziston pruvas nur nerektaj atestoj, laŭ kiuj la servutulo rajtis elaĉeti tiun rajton per mono. Laŭ teoriaj esploroj, tiu rajto ekzistis en la frua mezepoko en certaj partoj de Francio kaj Italio, aliloke ne trovis pruvaĵojn.

El inter la feŭdaj privilegioj multaj influis la geedziĝon de la servutulo – precipe tiu, laŭ kiu la feŭdulo rajtis elekti edzinon por la servutulo –, sed tiuj ĉiuj estis elaĉeteblaj rajtoj kaj tiel celis nur monkolekton. Tiel oni supozas, kel a rajto por la unua nokto estis nur imposta ebleco.


Latinaj esprimoj