Josep Grau Casas: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Jinglada (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Jinglada (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Josep Grau Casas''', kataluno, elektroteknikisto. Naskiĝis en la [[8-a de septembro]] [[1888]] en [[Barcelono]] kaj mortis inter [[1939]] kaj [[1942]]. Esperantisto de [[1909]]. Fondinto de loka Esperanto-grupo, estis [[prezidanto]] kaj [[sekretario]] de [[Internaciaj Floraj Ludoj]] kaj atingis plej altan premion en unu el ili. [[Oratoro]], aktiva propagandisto, [[artikolo]]j, [[kurso]]j. Lerta tradukisto de [[poemo]]j de [[Jacint Verdaguer]] kaj [[Joan Maragall]]. La ĉefa rimarkinda tradukanto de [[Kataluna Antologio]] post lia frato [[Jaume Grau Casas|Jaume]]. Redaktoro de [[Kataluna Esperantisto]] kelkajn jarojn. [[Lingva Komitato|Lingva Komitatano]].
 
Lia 90-jaraĝa filino Judit, la 14-an de novembro 2011, diris ke sia patro mortis la 19-an de marto 1953 en Barcelono. Tamen, laŭLaŭ la [http://hemeroteca-paginas.lavanguardia.com/LVE07/HEM/1952/03/26/LVG19520326-014.pdf hemeroteko de la ĵurnalo "La Vanguardia"], Josep Grau Casas, direktoro de Ildea kaj Siemens en Katalunio, mortis la 25-an de marto 1952.
 
Krom grava esperantisto, laŭ la [http://www.lavanguardia.es/hemeroteca hemeroteko de la ĵurnalo "La Vanguardia"], la elektroteknika inĝeniero Josep Grau Casas estis spertulo pri medicina scienco kaj inter 1922 kaj 1931 sufiĉe multe prelegis pri ikso-radioj, diatermio, radiologiaj tekniko kaj ilaro, ktp, ĉe Akademio kaj Laboratorio de Medicinaj Sciencoj de Katalunio, Korporacio de Kuracistoj, Kuracist-Farmacia Instituto.