Transhumano: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: '''Transhumano''' (transira homo) laŭ transhumanismo estas la nuntempa homo, kiu situas inter la pasinta homo kaj la venonta homo, t.e. posthumano. Posthomo estos tute distin...
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 09:46, 1 dec. 2011

Transhumano (transira homo) laŭ transhumanismo estas la nuntempa homo, kiu situas inter la pasinta homo kaj la venonta homo, t.e. posthumano. Posthomo estos tute distingebla de homo, kiun ĝis nun ni konas.
Unu el la ĉefaj taskoj de transhumanoj estas pereigi malsanojn kaj plilongigi (aŭ eternigi) la vivon. Tion ili volas plenumi pere de diversaj branĉoj de scienco, precipe BRINK. Transhumanoj planas pliprogresigi/plikapabligi kaj la homan intelekton kaj la homan korpon. Jam ekzistas ciborgoj, kiujn oni povas rigardi kiel la unuajn realiĝojn de tiu ĉi ideo.