Joe Wilder: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 6:
 
En la malfruaj 1950-aj kaj 1960-aj jaroj Wilder kunverkis je diversaj studiaj resp. bandegaj produktaĵoj, ekz. de George Russell, [[Oscar Pettiford]], Oliver Nelson, Quincy Jones, Tadd Dameron, [[Gil Evans]] kaj Johnny Carisi, [[Dizzy Gillespie]], Jimmy Smith, Michel Legrand, [[John Lewis (pianisto)|John Lewis]] kaj [[Cab Calloway]]. En 1962 li akompanis [[Benny Goodman|Benion Goodman]] je ties koncertvojaĝo tra [[Sovetunio]], pri kiu li raportis en la dokumenta filmo ''To Russia with Jazz''. Poste Wilder muzikis en simfoniorkestroj kiel la orkestro ''Symphony of the New World'' de 1965–71 kaj en 1975 kun la [[Novjorka Filharmonio]]. En 1971 li kunverkis je la [[bandego]]-produktaĵo ''Let My Children Hear Music'' de [[Charles Mingus]]. Krome li kunverkis je sonregistraĵoj de Roberta Flack, Tony Bennett, Terry Gibbs kaj [[Joe Newman]]. Post 1972 li regule prezentis je la ''Colorado Jazz Party'' en ĉiustelulara ensemblo.
 
En la 1980-aj kaj 1990-aj jaroj Joe Wilder ofte kunmuzikis je sonregistradaj kunsidoj de muzikistoj de [[ĉeftendenca ĵazo]], ekz. kun [[Benny Carter]], John Coliani, Rebecca Kilgare, The Heath Brothers, Charlie Byrd, Ruby Braff, Ken Peplowski kaj [[Joe Newman]]. En 1996 li kunverkis la bandegoprodukaĵon de [[Jay Jay Johnson]], ''The Brass Orchestra''.
 
Joe Wilder'' memoras per sia trankvile flua ludmaniero kaj sia varma, substanoriĉa sono ĉefe al [[Harry Sweets Edison]] kaj regas sendepende pri esprimrimedoj, kiuj etendiĝas ekde [[grumblego (muziko)|grumblego]] ĝis al klasika [[vibrado (muziko)|vibrado]]. Lia soloo en la pece ''Softly With Feeling'' kun la [[Count Basie Orchestra]] el 1954 validas kiel aparte sukcesa ekzemplo de lia individua stilo''.<ref>cit. lau Kunzler, 12,83</ref>
 
En 2008 li ricevis premion de NEA.
 
==Diskoj==