Gargantuo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Maksim-bot (diskuto | kontribuoj)
AAld: + 2 eksteraj ligiloj + 1 ligoj
Linio 1:
''Gargantuo'' estas la ĉefa heroo de la dua libro de [[Rabelezo|François Rabelais]] eldonita [[1534]]. Ĉi [[romano]] kontinuas la sukcesoplenan historion de la unua libro, ''[[Pantagruelo]]'' ([[1532]]). Pro timo de cenzuro fare de la Universitato de la [[Sorbono]], li publikigas ambaŭ verkojn sub kaŝnomo ''Alcofribas Nasier'', [[anagramo]] de François Rabelais.
 
Kompleta titolo de la verko : ''La vie très horrifique du grand Gargantua, père de Pantagruel'' [Vere horenda vivo de la granda Gargantuo, patro de Pantagruelo].
Linio 8:
 
== Farso kaj seriozeco ==
La tuta verko prezentas sin kiel farso: Tie ĉio estas nekredeblaĵo, kaj la giganteco de la herooj — Rabelezo verŝajne inspiris sin de la giganto [[Gargan]] el la [[keltoj|keltaj]] legendoj — estas okazo por diversaj troaĵoj, tiel la dufoja urinado kun drona konsekvencoj, aŭ la epizodo de la religivojaĝantoj, priskribita en la [[Mimesis]] de [[Erich Auerbach]], en la buŝo de la gigantulo.
 
Poste, la tuta historio okazas nur en la tut-eta ĉirkaŭaĵo de la naskiĝloko de Rabelezo: Kiu interesiĝu pri tio? La krudeco de la vortoj, Rabelezo tute libere parolas pri merdo, kulo, nazelfluoj ktp. eble interesus kelkuloj; sed konsentinte, li havas medicinajn sciojn kaj scipovas mildigi sian vortelekton per helenaj derivaĵoj: Tiuj nekutimaj vortoj tuj imponas respekton kaj donas seriozan aspekton al la tuton!
 
Sed finfine, la scenaro estas ridinde maldika: Gargantuo naskiĝas, oni lernas iom pri lia infaneco, okazas tiu stulta milito pretekste de kelkaj panbulkojn kaj la venkintoj ricevas rekompencon. La historio entenus en du liniojn! Tamen, se sekvi la prologo, estas pli da profundeco en la verko. Fakte ni havas tri verkojn almenaŭ: Unu traktato pri pedagogio, une traktato pri la arto reĝi kaj unu utopia libro.
Linio 39:
Grangousier [Granguzie], patro de Gargantuo ŝategas manĝi. Li edziĝas kun Gargamelle [Gargamel], filino de la reĝo de la Papilioj. El tiu unuiĝo naskiĝas Gargantuo, kiun ŝi portis dek-unu monatojn: Laŭ [[Rabelezo]], longa gravedeco estas antaŭsigno ke la ido estos « ĉefverko ». Gargamelle, graveda de Gargantuo, buĉigas centmilojn da bovoj por antaŭfasta festo, kaj invitas amikojn al tiu giganta manĝado. Spite al sia gravedeco kaj al la admonestoj de sia edzo, Gargamelle manĝegas tripojn kaj drinkegas vinon. Ili dancas, kantas, kverelas, ebrie parolas. Sed Gargamelle sentas tirojn en sia ventro, kaj naskigas Gargantuon per nekutima vojo: Li eliras el ŝia orelo kaj tuj petas drinki!
 
La patro ĝojkrias : « Que grand tu as [Kia granda ci havas, prononcu: Kegrantua]». De tie la nomo Gargantua. Por lin nutri, necesas miloj da bovinoj. La infano estas vestito per senmezuraj ŝuoj, vestaĵoj, zono, spado. Grandgousier elektas la kolorojn blanka kaj blua. [[Rabelezo]] profitas la okazon por diskuti la signifon de koloroj ekde la antiko ĝis hodiaŭ.
 
Oni poste priskribas la infanecon de Gargantuo. Ĝis lia sesa jaraĝo, li rajtas fari ĉion ajn, kiom li volas, sen limito: li do manĝas, dormas, postkuras papiliojn laŭ plezuro. Li similas aliajn infanojn. Gargantuo ricevas lignoĉevalon, tiel ke li fariĝu lerta kavaliro. Li tiom interesiĝas pri rajdado ke li memfaras proprajn lignoĉevalojn. Gargantua havas spritan menson, kaj eĉ inventas pugpurigilon el junaj birdoj... Tiom da klereco estas por Grangousier nepre fleginda, li do sendas sian filon al fama teologisto Thubal [[Holoferno]], por ke li lernu la latinan. Li tion faras laŭ mezepokaj metodoj: perkere, ambaŭdirekten, kaj en gotikaj literoj.
Linio 51:
==La milito pikrokola ==
 
Dum vinberkolektado, panistoj de la najbara reĝdomo trapasas, sed rifuzas vendi siajn panojn. Sekvas kverelo, post kiu la panistoj iras plendi al sia reĝo pri la okazaĵoj. Malbone insipirata de glorsojfantaj ĝeneraloj, la reĝo marŝas kun siaj trupoj en la landon de Grandgousier, detruante ĉion dumvoje. Tamen, dank'al siaj grandaj muroj, la monaĥejo de Seuillé rezistas. Frato Jean [Ĵan], sentime eliras la murojn kaj tiel bastonfrapas la soldatojn ke ili mortas. Grandgousier auŝkultas la novaĵojn, sed nepre volas pacon.
 
Grandgousier skribas al Gargantuo por peti helpon. Samtempe, li sendas mesaĝulon al Pikrokolo, li eĉ sendas monon kaj panojn, — kaŭzo de la milito — sed Pikrokolo nur vidas en tio signon de malforto.
Linio 61:
Dum la vespermanĝo, Grandgousier klarigas al Gargantuo la kialon de la milito, kaj laŭdas la kuraĝon de frato Jean. Tion aŭdinte, Gargantuo ordonas ke oni venigu lin. Frato Jean estas tute agrabla kuntrinkulo, spite al ĉiuj kontraŭmonaĥaj antaŭjuĝoj. Post la manĝado oni ataku la armeon de Pikrokolo.
 
Sed Gargantuo ne kapablas dormi. Por lin helpi, la monaĥon konsilas lin preĝi [[Psalmoj|psalmojn]]. Post du vortoj, Gargantuo endormiĝas. Meznokte, atako: Dum la batalo frato Jean restas pendigita al nuksarbo. La kunuloj liberas lin, ne sen primokoj. Frato Jean forlasas sian militvestojn kaj konservas nun bastonon.
 
Pikrokolo imagas sin ke Gargantuo kaj siaj kunuloj estas diabloj: Pro tio, li akvumigas sian soldatojn per benita akvo. Ili tamen ne povas rezisti kaj forkuras. Frato Jean postsekvas ilin, estas kapturata, sed sukcesos liberiĝi. Dumtempe, unu el la malamikoj, Tukedijono, kapturatas.
Linio 69:
Tempo estas por paco: La soldatoj de Pikrokolo rajtas hejmeniri, kun iom da mono. Tamen, la konsilantoj de Pikrokolo restu prizonuloj. La herooj de la milito ricevas bienon kaj rajtojn, la kamparanoj monon por kompensi la detruojn kaŭzitaj de la milito.
 
==La monaĥejo de Telemo==
 
Por rekompensi fraton Jean, Gargantuo donas al li la landon Telemo-n kie li konstruu monaĥejon, kie reĝu religio mala al ĉiuj aliaj. Baza vorto estu tie: libervolo. Oni longe priskribas la monaĥejon, ĝiajn konstruaĵojn, bibliotekojn ktp.
Linio 78:
 
* originala kompleta teksto [[wikisource:Gargantua|Wikisource]] kaj [http://abu.cnam.fr/ ABU]
== Vidu ankaŭ jenon: ==
* [[Komputila ludo]]
== Eksteraj ligiloj ==
{{el}} http://onlinebooks.library.upenn.edu/webbin/gutbook/lookup?num=1200 <!-- en:Online edition en->eo:_Online_ redakcio -->
{{el}} http://groups.yahoo.com/group/greatconversation <!-- en:The Great Conversation en->eo:La (Ĉefa, Granda) Konversacio -->
 
[[en:Gargantua and Pantagruel]]
 
[[en:Gargantua and Pantagruel]] [[nl:Gargantua en Pantagruel]]