Ray Kurzweil: Malsamoj inter versioj

Usona verkisto kaj futuristo
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: '''Raymond "Ray" Kurzweil''' (elp. Kerzŭejl /ˈkɜrzŭaɪl/; naskita la 12-an de februaro 1948) estas usona verkisto, inventisto kaj futuristo. Li estas engaĝita en kampoj k...
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 08:30, 3 dec. 2011

Raymond "Ray" Kurzweil (elp. Kerzŭejl /ˈkɜrzŭaɪl/; naskita la 12-an de februaro 1948) estas usona verkisto, inventisto kaj futuristo. Li estas engaĝita en kampoj kiel ekzemple optika signorekono (optika tekstrekono), tekst-al-parola sintezo, parolrekona teknologio, kaj elektronikaj klavaraj instrumentoj. Li estas la verkinto de pluraj libroj pri sano, artefarita inteligenteco (AI), transhumanismo, la teknologia singulareco, kaj futurismo.
En junio 2005, Kurzweil prezentis la "Kurzweil-Nacian Federacion de la Blindula Leganto" (K-NFB Leganto) - poŝ-granda aparato konsistanta el cifereca fotilo kaj komputilo. Kiel la Kurzweil Leganta Maŝino de preskaŭ 30 jaroj antaŭe, la K-NFB Leganto estas dizajnita por helpi blindulojn per voĉlegado de skriba teksto. La pli nova maŝino estas portebla kaj skanas tekston tra fotoj decifereca fotilo, dum la pli aĝa maŝino estas granda kaj skanas tekston tra flata skanilo.