Sadukeoj: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 17:37, 3 feb. 2006

Sadukeoj estis juda sekto kiu formiĝis eble en la jaro -248; tiel nomita laŭ la nomo de ĝia fondinto Cadok, sekve oni devus nomi ilin "cadokeoj" en Esperanto, sed la nomo "sadukeoj" venis pere greka versio en la Biblio. La sadukeoj ne kredis al la senmorteco de l' animo, nek al reviviĝo, nek al bonaj kaj malbonaj anĝeloj. Tamem ili kredis al Dio, sed, nenion atendante post la morto, ili servis al Dio nur celante materiajn rekompencojn, ĉar laŭ ilia kredo, la Providenco limiĝis nur al tio; ankaŭ la kontentigo de la sentumoj estis en iliaj okuloj la precipa celo de la vivo. Koncerne la Skribaĵojn, ili tenis sin nur al la Leĝo de Moseo, ne akceptante la tradicion nek ian ajn interpretadon. Ili lokis la bonajn agojn kaj la plenumadon de la leĝo pli alten, ol la eksteraĵojn de la kulto.