Klevlanda Torso-Murdisto: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
השואה (diskuto | kontribuoj)
Kreis la paĝon
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 21:00, 4 dec. 2011

La Klevlanda Torso-Murdisto estis neidentigita seria murdisto, kiu murdis minimume 12 viktimojn en Klevlando, Ohio dum la 1930-aj.

Murdoj

La oficiala nombro de viktimoj, atribuata al la Klevlanda Torso-Murdisto, estas 12, kvankam freŝdataj esploradoj indikas ilin eble plunombre. La 12 murdoj okazis inter la 1935-a kaj la 1938-a jaro, sed kelkaj, inkluzive de la ĉefa Klevlanda detektivo, Peter Merylo, opinias ke eble estas pli ol 40 viktimoj en Klevlando, Pittsburgh kaj Youngstown, Ohio, inter la 1920-aj kaj la 1950-aj. Plejprobable ke nekonata korpo alnomita "Lady of the Lake" (Virino de la Lago), trovita la 5-an de septembro 1934 kaj Robert Robertson, trovita la 22-an de julio 1950, estas viktimoj de sama murdisto.

La viktimoj ĝenerale estis vaguloj, kies personidentoj neniam estis difinitaj, krom kelkaj ekskluzivoj. La 2-a, 3-a kaj 8-a viktimo estis identigitaj kiel Edward Andrassy, Flo Polillo, kaj eble Rose Wallace respektive. Ĉiuj viktimoj apartenis al la malsupra sociala nivelo — facila predo dum la Granda depresio. Multaj aperis kiel "laboranta povrularo", vivinta en slumoj konataj kiel "Cleveland Flats".

La Torso-Murdisto ĉiufoje senkapigis kaj ofte dismembrigis siajn viktimojn, fojfoje distranĉante korpon duone; multokaze senkapigo mem iĝis kaŭzo de morto. Plejmulto de viroj estis kastritaj, sur kelkaj korpoj oni trovis spurojn de kemia efiko. Multo de viktimoj estis trovitaj post konsiderinda tempoperiodo de siaj mortoj, fojfoje jaro aŭ plu. Tio preskaŭ nuligis eblecon de identigo, kapoj de multaj viktimoj neniam estis trovitaj.