Danielius Dolskis: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Germanlingva filmo?! Ĝi estis sensona!
Linio 3:
 
==Biografio==
Danielius Dolskis naskiĝis dum la jaro [[1891]] en juda familio en [[Vilno]]. Post fino de la lernejaj jaroj, ĝis la [[Oktobra Revolucio]] de la jaro [[1917]] li kantis en la luksa restoracio „Villa Rode“ en [[Sankt-Peterburgo]]. Samtempe li donis sukcesajn koncertojn en pluraj centraj urboj de la [[Rusia Imperio]], inter alie en [[Moskvo]], [[Odeso]] kaj [[Kievo]]. Sekve de la Rusia Revolucio, li translogiĝis al [[Rigo]] kaj kantis kun la orkestro de Oskars Stroks, ofte koncertanta en la okcidenta eksterlando. Poste translokiĝinte al [[Berlino]], li krom koncerta kandado dum la jaro [[1928]] aktoris en la germanlingva filmo "Adjutanto de la Caro" („Adjutant des Zaren“), kiu videblisekvideblis en la kinejoj dumen la jaro [[1929]].
 
Dum [[1929]] li retranslokiĝis al [[Litovio]] kaj en la dumtempa litova ĉefurbo [[Kaŭno]] koncertis en la restoracioj „Versalis“, „Metropolis“ kaj „Konrado kavinė“. En sia reperturaro la kantisto elektis tutmonde tiuepoke popularajn kanzonojn, kaj tre strebe rapide perfektiĝinte en la [[litova lingvo]] (kvankam daŭre aŭdeblis malfacile identigebla eksterlanda akcento), mem kreis litovlingvajn tekstojn por siaj kanzonoj. Li estis la unua, kiu por eksterlande kreitaj melodioj verkis tekstojn pri litoviaj temoj, kaj estis la unua litova kanzonisto, kiu verkis ironiajn kaj kabaredajn tekstojn, miksante siajn kanzonojn dum koncertoj kun ironiaj monologoj, anekdotoj kaj parodioj. La kanzonoj „Palangos jūroj“ ("ĉe la marbordo de [[Palanga]]"), „Kariškas vaizdelis“ ("milita vizaĝeto"), „Gegužinė“ ("maja festo"), „Lietuvaitė“ ("litova knabino"), „Aš myliu vasaros rugiagėlę“ ("Mi amas someran cejanon"), „Onyte, einam su manim pašokti“ ("Anjo, ni iru danci kun mi"), „Su armonika į Braziliją“ ("Kun harmoniko al Brazilo"), kies tekstaj linioj en traduko sonas eĉ iom [[kiĉo|kiĉo]], restas popularaj litovlingvaj kanzonoj ankoraŭ nuntempe.<ref>Tamara Vainauskienė. Visuotinė lietuvių enciklopedija ("universala litova enciklopedio"), Vilno: Mokslo ir enciklopedijų leidybos institutas ("scienca kaj enciklopedia eldona instituto"), [[2004]]. volumo 5: paĝo 61</ref>