Sonorilo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Idioma-bot (diskuto | kontribuoj)
e r2.6.3) (robota aldono de: sn:Dare
Linio 132:
La sonorilo kiel [[muzika instrumento]] estas unu el la plej komplikaj [[idiofono]]j. Ĝi eldonas proksimume 70 - 100 [[tono]]jn, dum kio ju pli granda la sonorilo estas, des pli multe da tonoj estas aŭdeblaj. El ĉiuj la plej grava estas la ekbatega tono, poste la suba, kio estas la plej profunda tono de la sonorilo, plej bone je [[oktavo]] malpli supra ol la ekbatega, plu [[unuto]], kiu estas male la plej longa tono de la sonorilo kaj ĝi devus kongrui kun la ekbatega, sekve [[kvinto]], [[tercio]] kaj supraĵa oktavo. Sed la fakta ne estas sole harmonia kongruo, sed ankaŭ koloro, laŭteco kaj longeco de la [[sono]] de la sonorilo. Al atingebleco de la sono de la sonorilo eblas helpi ankaŭ per la suma ekipaĵaro, do per uzo de ligna kapo kaj konstrukcio kaj certigo de trairebleco de la sono tra la muroj. Tial pli praktikaj estas lignaj sonorilturoj, ĉe la masonitaj estas bone meti en sonajn fenestrojn lignajn [[ĵaluzio]]jn anstataŭ fenestrokovriloj, pli bone la ĵaluziojn rompitaj, kiuj kaŭzos, ke la sono ne dampos ĉe la preĝejo, sed ĝi estas kondukita en pli grandan distancon.
 
Dum harmonio de pli da sonoj eblas atingi harmonion harmonian (per kio estiĝos [[akordo]]), melodian ([[gamo]]) aŭ harmonian-melodian (la akordo en la gamo). Da kombinaĵoj estas multe, ŝatata estis ekz. c, ese♭, f - [[Te Deum|TE DEUM]], c, ese♭, f, g - [[Kyrie|KYRIE]]. Kiam estas tro multe da sonoj, la supraĵaj tonoj perdiĝas, tial harmonio de kvin sonoriloj estas proksimume la plej bona, sed dum tio necesas zorgi pri tio, por ke la sonoriloj balanciĝu en ĝusta ritmo - tiel, ke ili reciproke ne rompu unu la alian kaj ĉiuj estu aŭdeblaj. Ne ĉiam tia ĉi harmonio sukcesos, kion eluzis popola kreemo, kaj tiel pri personoj, kiuj tro laŭte kaj senrespekte vokas atentemon, oni diras proverbon: "Kie grandaj sonoriloj sonoras, tie malgrandaj ne aŭdeblas."
 
Preskaŭ ĉiam ĉiu municipo dezirus, por ke ĝiaj sonoriloj estu markitaj kiel tiuj kun la plej bela sono. En literaturo oni indikas, ke la plej belan sonon havas la sonoriloj el itala [[Venecio]].