Mondaj Pacludoj: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: La '''Mondaj Pacludoj''' (World Peace Games en la angla) estis unuafoje organizitaj en 1983 en la urbo Bellegarde sur Valserine. Ili okazis sesfoje ĝis 2011, ĉiufoje en aparta l...
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 10:26, 9 dec. 2011

La Mondaj Pacludoj (World Peace Games en la angla) estis unuafoje organizitaj en 1983 en la urbo Bellegarde sur Valserine. Ili okazis sesfoje ĝis 2011, ĉiufoje en aparta lando. Tiu manifestacio disvolviĝas dum periodo de 8 ĝis 15 tagoj. Ĝin organizas urbo, regiono aŭ lando. La Mondaj Pacludoj disvolviĝas ĉirkaŭ kvar ĉefaj branĉoj : sporto, kulturo, humanismo, ekonomio.

Ĝenerala priskribo

Sporta branĉo

La disciplinoj estas proponitaj por laŭeble plej konformiĝi al la naturo kaj laŭ aĝokategorio en dekjara divido. Tiu klasifiko laŭ aĝokategorio estas unu el la fundamentoj, kiuj diferencigas la Mondaj Pacludoj de aliaj konkursoj.

Klasifiko laŭ aĝokategorio

  • Ĝis 19 jaroj : 1a kategorio
  • de 20 ĝis 29 jaroj : 2a kategorio
  • de 30 ĝis 39 jaroj : 3a kategorio
  • de 40 ĝis 49 jaroj : 4a kategorio
  • de 50 ĝis 59 jaroj : 5a kategorio
  • de 60 ĝis 69 jaroj : 6a kategorio
  • de 70 ĝis 79 jaroj : 7a kategorio
  • pli ol 80 jaroj : 8a kategorio

Disciplinoj

La sportaj disciplinoj povas esti ĉiuj, kiuj estas praktikataj en la mondo. La listo de la konkursoj estas determinita por ĉiu nova ludo, kaj adaptita fare de la organiza komitato. Laŭ ĝenerala maniero, la Mondaj Pacludoj favoras al popolaj kaj amasaj sportoj kiel, ekzemple (ne kompleta listo) :

Sportoj de demonstrado

  • Organizado de amaskunvenoj
  • Organizado de konkursoj
  • Demonstradoj de altnivelaj sportistoj

Sportoj por handikapuloj

  • Organizado de konkursoj kaj turniroj en la plej praktikataj disciplinoj

Kultura branĉo

Organizado de renkontiĝoj, kolokvoj, konkursoj, prelegoj, dokumentaraj filmoj, ekspozicioj, vizitoj ĉirkaŭ kulturaj kaj sciencaj temoj :

Humana branĉo

Organizado de forumo cele al prezento de aktivado de artistaj, verkistaj, politikaj humancelaj asocioj.

Ekonomia branĉo

Tiu evento estas okazo por la urbo akceptanta la Ludojn prezenti socian, ekonomian kaj turisman aspekton de la regiono per organizado de ekspozicioj, prelegoj, forumoj kaj renkontiĝoj.

Mondaj Pacludoj

Okazintaj

  • 1983: Bellegarde sur Valserine, Francio, "Unua rendevuo de la sportemaj civitanoj de la mondo"
    • 1500 partoprenintoj
    • 14 nacioj reprezentitaj
  • 1985: Échirolles, Francio, "La sporto, kompano de la tuta vivo"
    • 10200 partoprenintoj
    • 28 nacioj reprezentitaj
  • 1987: Neuchâtel, Svisio / Marignane, Francio, "Granda bano de lumo kaj espero"
    • 18000 partoprenintoj
    • 30 nacioj reprezentitaj
  • 1990: Fez, Ifran, Meknes, Maroko, "Nova paĝo en la historio de sporto"
    • 22000 partoprenintoj
    • 42 nacioj reprezentitaj
  • 1998: Dubajo, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, "La ludoj de la venko de paco en la Golfo"[1]
    • 28000 partoprenintoj
    • 75 nacioj reprezentitaj
  • 2010: Romo, Italio, "La ludoj de kulturo kaj solidareco"[2]
    • 4200 partoprenintoj
    • 32 nacioj reprezentitaj

Okazonta

  • Novembro 2012 : La organizado de la Ludoj estas antaŭvidita en Kosta-RikoCitaĵa eraro Nevalida <ref>-etikedo; nevalidaj nomoj, ekzemple tro multaj; $2

Organizado de la Mondaj Pacludoj

La Mondaj Pacludoj estas organizataj iniciate de urbo, regiono aŭ lando, kiu devas kandidatiĝi ĉe la Internacia Komitato de la Mondaj Pacludoj. Organiza Komitato estas poste kreita, konsistanta el prezidanto kaj apartaj vic-prezidantoj. Tiu organiza Komitato estas samtempe mastrumanto kaj programestro de la manifestacio.

Honora Komitato

Honora Komitato[3] konsistas el multaj eminentuloj alportintaj subtenon al la Mondaj Pacludoj.

Eksteraj ligiloj

Sport durable (Daŭripova sporto)

Notoj

  1. [1], [france] Artikolo pri la Ludoj 1998 en Dubajo, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj
  2. [2], [itale] Oficiala retejo de MPL 2010 (Romo, Italio)
  3. [3], [france] Honora Komitato
  4. [4], Artikolo el la ĵurnalo “La Tribune Républicaine” por la 27 jaroj de la Mondaj Pacludoj


Fonto

Traduko el la franclingva Wikipédia kun aldonoj