Monerumado: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e robota aldono de: zh, fr, es, ta, ca, fi, da, it modifo de: ru:Орлянка,he:הטלת מטבע
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
La '''monerumado''' (aŭ '''ĵetado de monero''') estas la plej simpla eksperimento pri [[hazardo]] ([[lotumado]]). <br>
Dum monerumado iu monero estas turnige ĵetita en la aeron kaj rekaptita tiel, ke ĝi montras unu el la du rondaj surfacoj. Ĉe tia lotumado ''gajnis'' la partio, kiu elektis la montratan flankon. <br>
Idealkaze, do neglektante la randon, monerumado liveras unu el du rezultoj, nome la monero falinta kuŝas kun aŭ unu aŭ la alia flanko de la monero supren kun la sama probablo de 50%.
Linio 5:
Pro sia simpla tekniko kaj senduba rezulto ''monerumado'' estas ofte aplikata en ĉiutaga vivo por decidiĝi inter alternativoj aŭ solvi malgravajn kvereletojn inter du opinioj ktp.
 
La '''monerumado''' ofte estas aplikata en sporto, ekzemple en [[futbalo]] aŭ [[Usona piedpilkado]], kie la matĉestro monerumas pri la decido, kiu teamo havu la elekton de sia duono de la ludkampo kaj kiu teamo ekludu.
 
Pli gravan rolon havis monerumado dum [[Eŭropa Futbal-Ĉampionado]] en [[1968]] en la duon-finalo: la matĉo inter Italio kaj Sovetunio finiĝis per 0:0 post [[suplementa matĉdaŭro]]. [[Penal-ŝotado]] en tiu tempo ne jam estis enkondukita, tial estis interkonsento lotumi la "venkinton" per monerumado anstataŭ reludi matĉon. [[nacia futbalteamo de Italio|Italio]] gajnis kaj eniris la finalon, kiun la teamo venkis kiel Eŭropa ĉampiono.