Globkrajono: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
MystBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota aldono de: nah:Telconalli
Retornaire (diskuto | kontribuoj)
Linio 13:
En [[januaro]] de [[1954]] '''''Parker Pens''''' prezentas sian unuan globkrajonon ''Jotter''. Ĝi skribis fidinde kaj kvinoble pli longe. Dum netuta jaro Parker vendis tiujn ĉi krajonojn por 3,5 milionoj (averaĝe kontraŭ 6 dolaroj por unu skribilo), la merkata batalo estas venkinta. En la jaro [[1957]] la falo de Eversharp daŭriĝas: ties produktadon de plenigkrajonoj akiras neniu alia ol ĝuste Parker. Ĝi ekde la sama jaro produktas siajn krajonojn per globeto el [[karbido]] de [[volframo]] (ĉe kutimaj plenigkrajonoj ĝi estas uzata ĝis hodiaŭ).
 
Sed ĉio havas sian finon. En la jaro [[1950]] komencas vendi siajn krajonojn la franca [[barono]] [[Marcel Bich]], en la jaro [[1953]] li fondas kompanion '''''[[BiC]]''''' (la nomo estas mallongigo de lia nomo) kaj en pluaj jaroj li fondas sekundarajn entreprenojn '''''BIC Italy''''', '''''BIC LAFOREST Spain''''', '''''BIC Brazil''''' kaj '''''BIRO Swan Ltd. England'''''. Fine de la 50-aj jaroj li dominas en jam 70% de eŭropaj foiroj, ekde la jaro [[1960]] li fariĝas la posedanto de novjorka '''''Waterman Pen Company''''' vendante en nordamerikaj foiroj siajn krajonojn kontraŭ 29 – 69 [[cendo]]j. La merkata batalo estas denove venkinta (jam kioman fojon?). [[BiC]] tute konkeris la merkaton. Parker kaj ceteraj kompanioj devis kontentigi sin nur per malgrandaj foiroj de plenigkrajonoj kaj multekostaj luksaj tipoj de globkrajonoj.
 
Hodiaŭ en la tuta mondo oni ĉiutage vendas ĉirkaŭ 20 milionoj da pecoj modernaj modeloj de la krajono de Biro ''BiC Cristal''.