Suitbert H. Siedl: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: '''Patro Suitberto H. SIEDL''' (naskiĝinta la 11-an de februaro 1923 en Vieno, mortinta la 3-an de aprilo 2006 en Graz) estis denaska esperantisto. La piega senŝua karmela...
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 16:48, 12 dec. 2011

Patro Suitberto H. SIEDL (naskiĝinta la 11-an de februaro 1923 en Vieno, mortinta la 3-an de aprilo 2006 en Graz) estis denaska esperantisto.

La piega senŝua karmelano kaj biblia fakulo estis universitata profesoro en Salcburgo kaj fondis en Florido la Familion de Sankta Hieronimo.

Lia patrino Christine estis tradukistino el la germana esperanten, i.a. ŝi esperantigis la nacian himnon de Aŭstrio Land' de montoj, katedraloj. Liaj gepatroj dum jardekoj aktivadis elstare en la katolika esperanto-movado aŭstria.


Verkoj

  • Qumran - Eine Mönchsgemeinde im Alten Bund, Bibliotheca Carmelitica, cura Facultatis Theologicae O. C. D. edita, Series II: Studia, Vol. 2, Romo (1963) Enhavo de la libro.
  • Gedanken zum Tempussystem im Hebräischen und Akkadischen, Wiesbaden,Harrassowitz (1971)
  • Wasser in der Wüste, Tyrolia, Insbruko (1971)
  • David, AT Edition (2007)

Eksteraj ligiloj