Diskuto:Reinhard Haupenthal: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Aidas (diskuto | kontribuoj)
Linio 7:
==Mankas fontoj==
Pri la informoj entenataj en ĉi-tiu artikolo mankas la fontinformoj. Konsiderante, ke s-ro Haupenthal sendis al mi kaj al Ulrich Matthias leteron, per kiu li plendis pri la artikolo, mi konsideras grava, ke tiu-ĉi artikolo estu serioze kontrolita kaj ke estu indikita, de kie venas la informoj en ĝi. [[Vikipediisto:DidiWeidmann|DidiWeidmann]] 13:45, 29. Aŭg 2008 (UTC)
 
:Domaĝas ke mankas fontoj pri la informoj de la artikolo, kaj diskuteblas pro tio redukti la biografiajn informojn al minimumo. Sed ke iu anonimulo la 6-an de septembro senkomente reduktis la artikolon de - laŭ mia retumilo - 42 al nur 3 (preskaŭ neniondiraj) tekstaj linioj, kiu ekzakte plenumas la minimumajn kriteriojn laŭ kiuj artikola ĝermo rajtas ne esti forigita (do "la plej-minimumon"), estas pli ol domaĝe. Forviŝiĝis ĉiuj menciitaj retaj ligiloj (ĝuste ili estas la sole jam menciitaj fontoj), forpreniĝis listo de elektataj verkaĵoj (ĉiuj verkaĵoj facile kontroleblas per la tri menciitaj ligiloj de prilibraj datumaroj (KPEM, EBEA, UEA-libroservo - aŭ [http://www.harrassowitz-verlag.de/pcgi/a.cgi?ausgabe=index&T=1196559098765{haupt_harrassowitz=http://www.harrassowitz-verlag.de/pcgi/a.cgi?T=1196559098765&alayout=489&ausgabe=detail&aref=3076} ĉi-tie]), kiuj certe estas publika kaj ne privata informo, kaj ankaŭ forpreniĝis la vikipediaj ordigoj kiel intervikiaj ligiloj kaj ĉiuj kategorioj (la intervikiaj ligiloj poste estis realdonataj, kaj nur unu el la antaŭe ok, trafaj, kategorioj). Tiom drasta forviŝo estas jam '''informa vandalismo'''.
 
:Ŝajne Reinhard Haupenthal ne nur de Didi Weidmann kaj Ulrich Matthias, sed ankaŭ en la germanlingva vikipedio de la e-isto Albrecht Kronenberger petis forigon de la artikolo, kaj la lasta proponis rapidan nuligon de la germanlingva paĝo - en vikipedia branĉo kie tiaj nuligoj de artikoloj oftas, kaj la vikipediaj reguloj estas interpretataj tre strikte<ref>Citaĵo el la artikolo [[Germanlingva Vikipedio]] "Esploro de brita sciencistaro en 2006 montris, ke en la germanlingva vikipedio signife pli da verkita teksto estas forĵetata ol ekzemple en la nederland-, franc- aŭ japanlingva eldonoj." Fonto: [http://jcmc.indiana.edu/vol12/issue1/pfeil.html Ulrike Pfeil, Zafiris Panajiotis Zafiris kaj Ang Ĉi Siang: ''„Cultural differences in collaborative authoring of Wikipedia“'' (kulturaj diferencoj en komuna aŭtorado de Vikipedio), en ''Journal of Computer-Mediated Communication'' (ĵurnalo de komputilo-perata komunikado) 12, 2006, Artikolo 5.]</ref>: Sed la propono pri nuligo de la paĝo estis klare malakceptata. Mi ne estas ŝatanto aŭ malŝatanto de s-ro Haupenthal, sed liaj agoj videblas en la literaturo en kaj pri Esperanto, kaj en la esperantlingva vikipedio informoj pri li eĉ pli gravas ol en la germanlingva. Mi proponus minimume reverki la tekston laŭ traduko de la defendita germanlingva artikolo (kio daŭre estus domaĝe, ĉar la esperantlingvaj vikipediaj informoj antaŭe estis multe pli detalaj ol la germanaj), sed preferas proponon restarigi la artikolon laŭ stato de antaŭ la 6-a de septembro, kaj tiam singarde redukti nur la biografian parton. Eĉ pli bone estus se iu vikipedia aŭtoro havus verkon kiel ekzemple libron "Festschrift zum 50. Geburtstag von Reinhard Haupenthal = festlibro por la 50a naskiĝtago de Reinhard Haupenthal je 1995-02-17 / antaŭparolo de Henri Vatré. Saarbrücken: Ed. Iltis 1998" (kun ampleksa biografio, publikigita en la eldonejo de R. Haupenthal mem) kaj referencus al ĝi [mi tamen ne havas, kaj ne aĉetos ĝin nur pro al mi nekomprenebla indigniĝo de la diskutato].
 
:[[Uzanto:Aidas|Aidas]] 23:08, 13 Dec. 2011 (UTC)
 
==== Notoj ====
<references/>
Reiri al la paĝo "Reinhard Haupenthal".