Kreko: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 36:
Ĉe nereprodukta (eklipsa) plumaro, la masklo aspektas pli kiel ino; li estas pli uniforma laŭ koloro, kun malhela kapo kaj resto de kapaj markoj. La femalo havas flavecbrunan plumaron, kun makuleca pli hela suba parto kaj iome pli malhelaj flugiloj kaj dorso. Ŝi havas malhelgrizecbrunan supran kapon, nukon, okulstrion kaj plumobildon. La bildo konsistas je densaj mallongaj strioj en kapo kaj kolo, kaj skvamecaj punktoj en la resto de la korpo; ĝenerale ili aspektas mukte kiel fajna ino de [[Platbeka anaso]] (''A. platyrhynchos'') dum ripoze. La flugiloj estas laŭkolore similaj al tiuj masklas, sed kun brunaj anstataŭ grizaj superflugilaj kovriloj kiuj havas malpli ampleksajn pinttjn, kaj kun pli larĝaj pintoj ĉe la speguletaj plumoj. La inaj vostoplumoj havas flavecajn pintojn; la meza ventro estas blankeca kun iom da malhela strieco.<ref name = mbc8792 />
 
Nematuruloj estas kolore multe kiel inoj, sed havas pli fortan bildon. La [[lanugo|lanugaj]] idoj estas kiel ĉe aliaj plaŭdanasoj: nome brunaj supre kaj flavecaj sube, kun flaveca [[superokulo]]. Ili estas rekoneblaj pro sia fajna malgrando, peze ĝuste 15 g je eloviĝo.<ref name = mbca879209>Madge & Burn (1987), Carboneras (1992), AnAge [2009]</ref>
La flugo de la krekoj estas tre rapida, ili flugas en densa aro. Ili estas tre laŭtaj, la virbirdo havas la voĉon ''kri-kri-kri'', la inbirdo ĥapas altvoĉe.
 
La beko de la masklo estas malhelgriza, en eklipsa plumaro ofte kun iome da helverda aŭ bruneca nuanco ĉebaze. La beko de inoj kaj nematuruloj estas rozkoloreca aŭ flaveca ĉebaze, iĝante malhelgriza al la pinto; tiu griza etendas albaze kiam la birdo aĝas. La piedoj estas malhelgrizaj ĉe maskloj kaj grizecolivecaj aŭ grizecbrunaj ĉe inoj kaj nematuruloj. La [[iris (anatomio)|irisoj]] estas ĉiam malhelbrunaj.<ref name = mb87>Madge & Burn (1987)</ref>
 
Temas pri bruema specio. La masklo fajfas ''kri-kri-kri'' aŭ ''krilik'', ne tro laŭte sed tre klare kaj almalproksime. La ino havas mildan kvakadon priskribitan kiel ''kiih'' aŭ ''niih''.&nbsp;<ref name = mb87 />
 
Maskloj ĉe reprodukta plumaro estas facile distingataj el la [[Nordamerika kreko]] pro la horizontala blanka skapula strio, la manko de vertikala blanka strio ĉe la brustoflankoj, kaj la tre rimarkindaj helaj bordoj de la kapomakulo, kiuj estas nedistingaj ĉe la masklo de la Nordamerika kreko. Maskloj en eklipsa plumaro, inoj kaj nematuruloj estas plej bone rekonataj pro siaj malgrando, alvokoj kaj la speguleto; tamen ili estas malfacile aparteblaj el la Nordamerika kreko.<ref name = mbc8792 />
 
La flugmaniero de la krekoj estas tre rapida, ili flugas en densa aro.
 
== Vivloko ==