Suda Aŭstralio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
FoxBot (diskuto | kontribuoj)
e robota modifo de: li:Zuud-Australië
Neniu resumo de redakto
Linio 39:
Retejo = www.sa.gov.au
}}
'''Suda Aŭstralio''' (angle '''South Australia''') estas [[Aŭstraliaj ŝtatoj kaj teritorioj|ŝtato]] de [[Aŭstralio]]: Ĝi kovras la sudan centron de la kontinento kaj havas areon de 984.377 kvadrataj kilometroj - do estas la kvara plej granda el inter la ok ŝtatoj kaj teritorioj de Aŭstralio. Politike administra ĉefurbo kaj plej granda urbo estas [[Adelajdo]]. La ŝtato okcidente limas kun [[Okcidenta Aŭstralio]], norde kun la [[Norda Teritorio]] kaj [[Kvinslando]], oriente same kun Kvinslando, [[Novsudkimrio]] kaj [[Viktorio (Aŭstralio)|Viktorio]], kaj sude fare de la [[Suda Oceano]]. Kun 1,5 milionoj da enloĝantoj, la ŝtato loĝigas malpli ol dekonon de la tuta enloĝantaro de Aŭstralio, kaj havas la kvinan rangon el inter la ok ŝtatoj kaj teritorioj. La plimulto de la sudaŭtralianoj loĝas en la ĉefurbo [[Adelajdo]], kaj la plejgranda parto de la ceteraj enloĝantoj en la agrikulture fekundaj areoj laŭlonge de la sudorienta marbordo kaj de la [[Murray River(rivero)|rivero Murray]].
 
La originoj de la ŝtato estas unikaj kompare al la aliaj partoj de Aŭstralio: Suda Aŭstralio ekestis kiel planita [[Britio|brita]] provinco de liberaj setlantoj, kaj ne kiel brita malliberula kolonio. Oficiale la setlado komenciĝis la 28-an de decembro de [[1836]] kiam la ŝtato proklamiĝis fare la la gubernanto ''Hindmarsh'', laŭ kiu poste baptiĝis insulo de la ŝtato. La celo do estis establi provincon kiel civiliga centro por liberaj enmigrantoj, promesante civilajn rajtojn kaj religian toleron. Kvankam la ŝtato pro la klimataj cirkonstancoj havis ekonomiajn problemojn vere prosperi, ĝi restis politike reformema kaj kulture vigla. Nuntempe, ene de Aŭstralio la ŝtato konatas kiel ŝtato de festivaloj kaj de bona vino.