Bananrespubliko: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Bananrespublikoj''' estas landoj, en kiuj regas [[korupto]] kaj subaĉeto resp. kaj en ĝenerale ŝtata despotismo aŭ al kiuj oni riproĉas ĉi tiujn ecojn.
 
== Historio de la nocio ==
Komence oni nomis nure tiajn landojn, kiuj nur aŭ ĉefe eksportis resp. produktis [[banano]]jn. La nocio devenas je tio ĉefe sur la centramerikaj ŝtatoj kiel ekzemple [[Honduro]], [[Nikaragvo]] aŭ [[Panamo]], kies politikon kaj ŝtatajn aktivecojn dum jardekoj destinis la influo de la grandaj fruktoeksportaj firmaoj [[United Fruit Company]] (Chiquita)<ref>Stephen Schlesinger, Stephen Kinzer: ''Bananen-Krieg – CIA-Putsch in Guatemala'', Ernst Kabel Verlag GmbH, Hamburgo 1984, ISBN 3-921909-52-X.</ref> kaj Standard Fruit Company (Dole). La ekonomia potenco de ĉi tiuj usonaj entreprenoj estis ege pli granda ol la politika potenco de la registaroj aŭ eĉ de la popoloj de ĉi tiuj landoj. Antaŭa [[usono|usona]] publikrilata konsilisto, Edward L. Bernays, estis i.&nbsp;a. kompetenta por la [[publikaj rilatoj|publikrilata laboro]] de ''United Fruit''.
 
La nocio bananrespubliko devenas supozeble de la usona verkisto[[O. Henry]] (fakte William Sydney Porter). En novelo aperinta en 1904, ''Cabbages and Kings'', tekstas ja alude al Honduro: „At that time we had a treaty with about every foreign country except Belgium and that banana republic, Anchuria.“
 
Nuntempe oni uzas la nocion bananrespubliko malestime por landoj (ofte el la tiel nomata [[tria mondo]]), en kiuj la uzo de influo fare de eksterlandaj entreprenoj antaŭenigas [[korupto]]n, [[krimo]]n, [[Mafio|mafiajn]] aktivecojn, [[nepotismo]]n, personan pliriĉiĝon je ŝtataj kostoj kaj dubindajn [[voĉdono]]jn.
 
== Literaturo ==