Fervojo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
profunda vikiigo de la originala artikolo "Fervojo" el Enciklopedio de Esperanto, fakte tamen tuj transprenota en apartan artikolon pri la asociao IAEF pri kiu ĝi temas plej multe
reloko de la long artikolo pri "Fervojo kaj Esperanto" el la Enciklopedio de Esperanton en la apartan artikolon Internacia Asocio de Esperantistaj Fervojistoj
Linio 4:
 
== Fervojo kaj Esperanto ==
* [[Internacia Asocio de Esperantistaj Fervojistoj]] (ekde [[1909]] ĝis [[dua mondmilito]])
 
* [[Internacia Fervojista Esperanto-Federacio]] (ekde [[1948]] ĝis hodiaŭ)
=== Fondiĝo de la esperantista-fervojista movado ===
[[Armand Berllande]], franca fervojisto en [[Villeneuve St-Georges]], publikis alvokon en revuo [[Esperanto (gazeto)|Esperanto]] la 20-a de marto [[1909]], en kiu li instigis kunligon de la Esperantistaj fervojistoj. Kaj dum la [[UK 1909|5-a]] [[Universala Kongreso|UK]] en [[Barcelono]] la 7-an kaj la 8-an de septembro okazis du fakkunvenoj de [[fervojisto]]j, kiujn ĉeestis 11 personoj el 6 nacioj. Fondiĝis [[Internacia Asocio de Esperantistaj Fervojistoj]] (IAEF) kaj oni akceptis la jenan programon: propagandi Esperanton inter la fervojistoj, starigi specialan vortareton, instigi internacia interŝanĝon de profesiaj ideoj, eldoni adresaron, faciligi interŝanĝon de infanoj de fervojistoj dum la libertempa jarperiodo, faciligi la alveturon de Esperantistaj fervojistoj al la [[Esperanto-kongreso]]j. Por [[1910]] oni elektis prezidenton Berlande, vicprezidentojn [[Wellons]] el [[Usono]] kaj [[Schwartz]] el Aŭstrio, sekretaron-kasiston [[Bontemps]] el [[Francio]], helpsekretaron [[F. Sandecki]] el [[Rusio]] kaj ankaŭ delegitojn por 9 landoj.
 
=== Antaŭ la unua mondmilito ===
En decembro de 1910 eliris la faka organo [[Fervoja Esperantisto]], kiu aperadis ĝis komenco de la [[unua mondmilito]]. Meze de [[1911]] la asocio jam havis pli ol 200 anojn el 15 nacioj. Dum la [[UK 1911|7-a]] UK en [[Antverpeno]] en [[1911]] oni aranĝis 3 fervojistajn kunvenojn; ĉeestis 15 kolegoj el 7 nacioj. Oni precipe pritraktis la fakan vortaron de [[Bal]]. Nova prezidento fariĝis Schwartz, vicprezidento [[Josef Engst]] el [[Germanio]], sekretario [[Alfred Petzold]] el [[Germanio]], helpsekretario [[Bontemps]]. Dum la [[UK 1912|8-a]] UK en [[Krakovo]] en [[1912]], la malmultaj fervojistoj kunvenis trifoje. Oni elektis prezidenton [[Paul Friedrich Wilhelm Tarnow|Paul Tarnow]] el [[Germanio]], vicprezidenton [[Szymanowski]] el [[Germanio]], sekretarion Alfred Petzold, kasiston Josef Engst, redaktorojn Berlande kaj Chilot el [[Francio]]. La nombro de la membroj estis 214 en [[1912]], en [[1913]] jam 227. La kunsidoj fervojistaj dum la [[UK 1913|9-a]] UK en Berno en [[1913]] estis vizitataj nur de 8, resp. 6 anoj. La ĉiam ĉefa demando estis ankaŭ ĉi tie la havigo de monrimedoj. La agado de Berlande kaj de aliaj fervoraj esperantistoj kaŭzis, ke en diversaj urboj fondiĝis fervojistaj grupoj, ekzemple en [[Nymburk]] ([[Bohemio]]), [[Liono]] ([[Francio]]), [[Boxtel]] ([[Nederlando]]) ktp. Eĉ landaj ligoj fondiĝis. La unua estis la [[Germana Esperanta Fervojista Asocio|Unuiĝo de Germanaj Fervojistoj-Esperantistoj]], fondita la [[2-a de oktobro|2-an de oktobro]] [[1910]].
 
=== Inter la mondmilitoj ===
Post la [[unua mondmilito]] IAEF estis restarigita en [[1921]] dum la [[UK 1921|13-a]] UK en [[Prago]], danke al la klopodoj de [[Stevan Stojnić]] kaj [[Ilija Puhalo]] kaj dum multaj jaroj ĝi havis sian sidejon en [[Zagrebo]] en [[Jugoslavio]]. En kelkaj landoj fondiĝis naciaj (memstaraj) Esperanto-societoj de fervojistoj: la [[Italio|itala]] fondiĝis en [[1922]], la [[Svislando|svisa]] en [[1925]], la "Nagola"<!-- ??? --> en [[Japanio]] en [[1928]], la [[Hispanio|hispana]] en [[1928]] (de [[Emilio del Barrio]]) kaj en [[Finnlando]].
 
La asocio IAEF tamen en la lastaj jaroj antaŭ la apero de la [[Enciklopedio de Esperanto]] ([[1934]]) montris neviglan agadon kaj la oficiala organo ''La Fervojisto'' eĉ ĉesis aperi.
 
==== Publikaj atingoj ====
En [[1925]] reprezentantoj de fervojasocio (9.000 membroj) en [[Katowice]] ([[Pollando]]) akceptis [[rezolucio]]n, rekomendante al ĉiuj membroj lerni Esperanton. Samjare en [[Aŭstrio]] aŭstra Esperanto-delegitaro starigis Esperanto-kursojn por fervojistoj: oni permesis en tiu lando portadon de oficiala Esperanto-[[insigno]] ([[verda stelo|verda kvinpinta, glata stelo sur blanka fono]]) eĉ dum deĵoro. En [[1927]] la ministro de trafiko en [[Jugoslavio]] per akto de la [[21-a de marto]] aprobis, ke en ĉiuj vagonoj de la jugoslava fervojaro, destinitaj por internacia trafiko, sur oficialaj afiŝoj kaj avizoj estu aplikata Esperanto -- tiu reformo tamen ankoraŭ ne estis realiĝinta en la momento de apero de la [[Enciklopedio de Esperanto]] ([[1934]]). En interanciaj vagonoj de la [[Hungario|Hungaraj]] Ŝtatfervojoj estis bildoj de [[Budapeŝto]] kun kvinlingva klariga teksto kaj la kvina lingvo estis Esperanto.
 
La agado de Esperantistaj fervojistoj instigis diversajn fervojkompaniojn kaj liniojn eldoni gvidlibron, prospektojn kaj aliajn presaĵojn ankaŭ en Esperanto. Speciale rimarkindaj estas la luksaj eldonaĵoj de la [[Aŭstrio|aŭstria]] ministerio por fervojoj en [[1911]] kaj en [[1912]], post la milito belaj eldonaĵoj de la [[Ĉeĥoslovakio|ĉeĥoslovakaj]] kaj [[Japanio|japanaj]] fervojoj. Diversaj fakaj gazetoj havis Esperanto-fakon kun pli-malpli konstanta karaktero, ekz. la [[Svedio|sveda]] fervojista gazeto "Signalen".
 
== Vidu ankaŭ ==
Linio 45 ⟶ 31:
== Eksteraj ligiloj ==
* [http://espleono.uw.hu/fervojo.html Ampleksa paĝaro en Esperanto pri funkciado de fervojoj]
 
 
{{EdE|F}}
 
[[Kategorio:Fervojo|-]]