Danao: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 189:
=== Danao en Serifo ===
Akrisio koleriĝis, kaj ne kredis ke la dia reĝo estis la respondeculo (li ankoraŭ suspektis je sia frato Preto). Tamen, dubo malkuraĝigis lin mortigi siajn filinon kaj nepon. Li do enfermis ilin en kestegon, kiun li ĵetis en la maron. La dio savis sian amantinon kaj filon, kaj direktigis la keston al la insulo [[Serifo]], unu el la [[Cikladoj]] en la [[Egea Maro]]. Tie, la fiŝkaptisto [[Diktiso]] kaptis ĝin en sia reto, ĝustatempe malfermis ĝin kaj trovis Danaon kaj Perseon ankoraŭ vivante. Pro timo, kaj pro tio ke li estis tre malriĉa homo, Diktiso portis la ĵustrovitojn al la palaco de sia frato [[Polidekto]], reĝo de la insulo. Tie Perseo pasigis sian infanaĝon, sed neniam sentis sin komforte, pro tio ke Polidekto ĉiam klopodis allogi Danaon kaj konsideris ŝian filon nur obstaklo<ref>Higeno. ''Fabloj'', 63.</ref>.
[[Dosiero:JohnWilliamWaterhouse-Danaë(1892).jpg|right|180px|thumb|''Danao kaj Perseo albordiĝas en Serifo'', laŭ [[John William Waterhouse]] ([[1892]]).]]
 
La situacio iĝis pli kaj pli streĉa kaj kvereloj inter Perseo kaj la reĝo oftis. Do, por liberigi sin de tiu malhelpo, Polidekto elpensis strategion: li anoncis ke li klopodos svati la princinon [[Hipodamio #Aliaj roluloj kiuj nomiĝis Hipodamio|Hipodamion]], filino de [[Pelopso]]. Por tion plenumi (ŝajne), li postulis al ĉiu loĝanto de la insulo unu ĉevalon, kiel donaco por la patro de la fiancino. Perseo havis nenion, sed li plenespere promesis al Polidekto ĉion ajn kiun li petus, se li decidos edziĝi al Hipodamio anstataŭ al Danao. Kompreneble, la reĝo profitis tiun ŝancon kaj petis lin ion neeblan kaj danĝeran, kiu malproksimiĝos la heroon eble por ĉiam: la kapon de la [[gorgono]] [[Meduzo (mitologio)|Meduzo]], kiu ŝtonigis ĉiujn, kiujn ĝi rigardis<ref>Apolodoro. ''Mitologia biblioteko'', 2.4.2.</ref>.
 
[[Dosiero:JohnWilliamWaterhouse-Danaë(1892).jpg|right|180px230px|thumb|''Danao kaj Perseo albordiĝas en Serifo'', laŭ [[John William Waterhouse]] ([[1892]]).]]
Kelkaj jaroj pasis, kaj dum Danao suferadis la obsedan ĝenadon fare de Polidekto kaj ploradis la mankon de sia filo, Perseo ĉefrolis por ĉiam famajn adventurojn: kun la helpo de la gedioj [[Hermeso]] kaj [[Ateno (mitologio)|Ateno]] li sukcesis mortigi la monstran Meduzon, kaj survoje hejmen li liberigis la [[Etiopio|etiopian]] princinon [[Andromedo (Mitologio)|Andromedo]], al kiu li edziĝis post milito kontraŭ ŝia familio. Li revenis ĝustatempe al Serifo, ĉar post lia foriro Polidekto sentis sin libere por rekte devigi Danaon edziniĝi al si. Ŝi evitis tiun destinon pro la helpo de Diktiso, kiu kaŝigis ŝin en templo. Do, Perseo eniris la palacon de Polidekto kaj ŝtonigis lin kaj lian akompanantaron per la terura rigardo de la gorgono. Oni ankoraŭ montras strangajn rokegojn, kiel rezulto de la ŝtonigo de Polidekto kaj liaj amikoj.