Platbeka anaso: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 105:
Platbekaj anasoj de ĉiuj aĝoj (sed ĉefe junuloj) kaj en ĉiuj ajn lokoj povas devi defendi sin kontraŭ ampleksan diversecon de predantoj inklude [[rabobirdo]]jn, [[Musteledoj]]n, [[Korvedoj]]n, [[serpento]]jn, [[lavurso]]jn, [[Didelfedoj]]n, [[mefito]]jn, [[testudo]]jn, grandajn [[fiŝo]]jn kaj [[Felisedoj]]n kaj [[Kanisedoj]]n, inklude hejmigitajn.<ref>[http://www.fs.fed.us/database/feis/animals/bird/anpl/all.html] (2011).</ref> La plej komunaj naturaj predantoj de plenkreskuloj de Platbekaj anasoj estas la [[Ruĝa vulpo]] kaj la [[Akcipitro]]j, kvankam ambaŭ mortigas multajn malpli ol homaj ĉasistoj.<ref>[http://www.npwrc.usgs.gov/resource/mammals/sexratio/revised.htm] (2011).</ref><ref>[http://animals.jrank.org/pages/539/Ducks-Geese-Swans-Anatidae-MALLARD-Anas-platyrhynchos-SPECIES-ACCOUNTS.html] (2011).</ref>
 
== Konservado ==
== Disvolviĝo de populacio ==
[[File:Anas platyrhynchos oustaleti last male.jpg|thumb|left|La lasta masklo de [[Mariana anaso]]]]
La liberigo de [[Sovaĝiĝo|sovaĝiĝintaj]] Platbekaj anasoj en areoj kie ili ne estas indiĝenaj foje kreas problemojn tra krucreproduktado kun indiĝenaj [[akvobirdo]]j. Tiuj [[Birdomigrado|nemigrantaj]] Platbekaj anasoj krucreproduktiĝas kun indiĝenaj anasoj de lokaj loĝantaroj de tre proksime parencaj specioj tra [[genetika poluo]] por produktado de fekundaj idoj. Kompleta [[Hibrido (biologio)|hibridiĝo]] da diversaj specioj de genprovizoj el anasoj povis gvidi al la formorto de multaj indiĝenaj akvobirdoj. La natura Platbeka anaso mem estas la prapatro de la plej multaj birdoj de [[Hejma anaso]] kaj en ĝia kompreneble evoluita natura genprovizo iĝas genetike poluita siavice kaj de la populacioj de hejmigitaj kaj de naturaj.<ref>[http://myfwc.com/duck/mottled/theproblem.htm Mottled Ducks : The Problem : Hybridization; Florida Fish and Wildlife Conservation Commission, MyFWC.com]</ref><ref>[http://www.fws.gov/southeast/news/2002/Mallards/ Environmental assessment for control of free-ranging resident Mallards in Florida, May 2002, Contact: Frank Bowers, U.S. Fish and Wildlife Service]</ref><ref name="krugerpark.co.za">[http://www.krugerpark.co.za/krugerpark-times-3-6-bird-threat-22588.html Invasive Alien Bird Species Pose A Threat, Kruger National Park, Siyabona Africa Travel (Pty) Ltd – South Africa Safari Travel Specialist]</ref>
 
La Platbeka anaso estas konsiderita [[invada specio]] en Nov-Zelando. Tie, kaj aliloke, tiuj anasoj disvastiĝas kun kreskanta [[urbanizado]] kaj hibridiĝas kun lokaj parencoj.<ref>Rhymer & Simberloff (1996)</ref> Dum tempo, kontinuumo de hibridoj variantaj inter preskaŭ tipaj ekzemploj de ambaŭ specioj evoluiĝis; la procezo de [[speciigo]] komencis inversigi sin.<ref name = rhymer2006>Rhymer (2006)</ref> Tio kreis [[Konservobiologio|konservadan]] zorgon por parencoj de la Platbeka anaso, kiaj ekzemple la [[Havaja anaso]],<ref>Griffin ''et al.'' (1989), Rhymer & Simberloff (1996)</ref> la subspecio ''A. s. superciliosa'' de la [[Pacifika brovanaso]],<ref>Gillespie (1985), Rhymer ''et al.'' (1994), Rhymer & Simberloff (1996), Williams & Basse (2006).</ref> la [[Oranĝkrura anaso]],<ref>Johnsgard (1967), Avise ''et al.'' (1990), Rhymer & Simberloff (1996), Mank ''et al.'' (2004).</ref> la [[Makulanaso]],<ref>Mazourek & Gray (1994), Rhymer & Simberloff (1996), McCracken ''et al.'' (2001).</ref> la [[Melera anaso]],<ref>Young & Rhymer (1998)</ref> la [[Flavbeka anaso]],<ref name = rhymer2006 /> kaj la [[Meksika anaso]],<ref>Rhymer & Simberloff (1996), McCracken ''et al.'' (2001)</ref> en ĉi-lasta kazo eĉ kondukanta al disputo ĉu tiuj birdoj devus esti konsideritaj specio<ref>Vidu AOU (1983)</ref> (kaj tiel rajtigitaj al pli da konservadesplorado kaj financado) aŭ inkluditaj en la Platbeka anaso.
Tiu [[Holarkta ekozono|holarkta]] anaso neniam estis endanĝerigita. En la 20-a jarcento ties populacio malkreskis en kelkaj lokoj. Enkondukita en fremdaj regionoj, ĝi povus esti danĝero por aliaj anasaj specioj, ekzemple en [[Nov-Zelando]].
 
La facila disponeblo de Platbekaj anasoj, anasidoj de Platbeka anaso kaj fekundaj ovoj de Platbeka anaso por publika vendo kaj privata posedo, ĉu kiel [[kortobirdo]] ĉu kiel maskoto, estas nune laŭleĝa en [[Usono]] escepte ĉe la subŝtato de [[Florido]] kiu ĵus malpermesis la hejman posedon de Platbekaj anasoj. Tio intencas eviti hibridiĝon kun la indiĝena [[Makulanaso]].<ref>{{cite web|title=Mallard Possession Rule|url=http://myfwc.com/wildlifehabitats/Duck_Mallard_rule.htm|publisher=Florida Fish and Wildlife Conservation Commission|accessdate=11 January 2011}}</ref>
 
Platbekaj anasoj ankaŭ kaŭzas severan "genetikan poluon" de la [[biodiverseco]] de [[Sudafriko]] per hibridiĝado kun endemiaj anasoj, kvankam la ''Agreement on the Conservation of African-Eurasian Migratory Waterbirds'' (Interkonsento por la Konservado de Afrik-Eŭraziaj Migrantaj Akvobirdoj) validas por la Platbeka anaso. La hibridoj de Platbeka anaso kaj de la [[Flavbeka anaso]] estas fekundaj kaj povas produkti pli da hibridaj idoj. Se daŭre tio pluas, nur hibridoj okazos kaj en longa perspektivo tio gvidos al la formorto de diversa indiĝena akvobirdaro. La Platbeka anaso povas kruciĝi kun 63 aliaj specioj kaj prezentas severan minacon al la genetika integreco de indiĝena akvobirdo. Krome Platbekaj anasoj kaj iliaj hibridoj konkurencas kun indiĝenaj birdoj pri resursoj kiaj ekzemple manĝaĵo, nestolokoj kaj ripozejoj.<ref name="krugerpark.co.za"/>
 
[[File:Mallards pond 2009.ogv|thumb|left|thumbtime=1|Kelkaj maskloj naĝas en flako]]
 
La orienta aŭ ĉina [[Punktobeka anaso ]] estas nuntempe introgresanta en la populacioj de Platbeka anaso de la [[Ĉemara regiono]], eble pro [[Habitato (ekologio)|habitato]]ŝanĝoj pro [[monda varmiĝo]].<ref>Kulikova ''et al.'' (2004)</ref> La [[Mariana anaso]] estis [[alopatria]] populacio de [[loĝantaj birdoj]] — laŭ plej konsideroj bona specio — ŝajne dekomence devena el hibridoj de Platbeka anaso kun [[Pacifika brovanaso]];<ref>Yamashina (1948)</ref> bedaŭrinde, ĝi formortis en la [[1980-aj jaroj]]. Krome, sovaĝaj bredanasoj krucreproduktiĝintaj kun Platbekaj anasoj kondukis al grandecopliiĝo - precipe en viranasoj - en la plej multaj Platbekaj anasoj en urbaj areoj. Seksperfortaj flugoj inter normal-grandaj inoj kaj tiaj pli fortaj maskloj verŝajne finiĝos kun la ino dronita per la kombina pezo de maskloj.
 
[[File:Anas platyrhynchos -Boston Harbor, Massachusetts, USA- parent and chicks-8.ogv|right|thumb|Anasidoj sekvantaj patrinon en [[Boston Harbor]], Usono]]
 
La [[Lajsana anaso]] estas insula parenco de la Platbeka anaso kun tre malgranda kaj nestabila populacio. Platbekaj anasoj foje alvenas sur ĝian insulan hejmon dum migrado, kaj povas esti restintaj kaj hibridiĝintaj kun la Lajsanaj anasoj tiel longe kiel tiuj specioj ekzistas. Sed tiuj hibridoj estas malpli bone adaptitaj al la strangaj ekologiaj kondiĉoj de [[Lajsano]] ol la lokaj anasoj, kaj tiel havas pli malaltan taŭgecon, kaj krome, ekzistis - krom mallonga tempo en la frua 20-a jarcento kiam la Lajsana anaso estis preskaŭ formortinta - ĉiam multaj pliaj Lajsanaj anasoj ol vagantaj Platbekaj anasoj. Tiel, en tiu kazo, la hibridaj stirpoj rapide malsukcesus.
 
En la kazoj menciitaj supre, aliflanke, ekologiaj ŝanĝoj kaj ĉasado kondukis al malkresko de lokaj specioj; ekzemple, la populacio de Novzelanda griza anaso malkreskis draste pro troa ĉasado en la mezo de la [[20-a jarcento]].<ref>Williams & Basse 2006</ref> Ĉe la Havaja anaso, ŝajne tiuj hibridaj idoj estas malpli bone adaptitaj al indiĝena vivejo kaj utiligi ilin en reenkondukaj projektoj faras tion malpli ol sukcesa.<ref>Rhymer & Simberloff (1996), vidu ankaŭ Kirby ''et al.'' (2004)</ref> En konkludo, la kriteria punkto sub la problemoj de Platbekaj anasoj "hibridigantaj" parencojn estas delonge malpli sekvo de disvastigo de Platbekaj anasoj, ol la problemo de malkresko de lokaj anasoj; [[alopatria speciiĝo]] kaj izolanta konduto produktis la diversecon de hodiaŭ de Platbeka anas-similaj anasoj malgraŭ la fakto ke en plej, se ne en ĉiu, el tiuj populacioj, hibridiĝo verŝajne okazis je ioma amplekso.
 
==Notoj==