La nouvelle Blanche Neige (filmo): Malsamoj inter versioj
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Dominik (diskuto | kontribuoj) La nouvelle Blanche Neige (filmo) (tradukita el WP/fr) |
(Neniu diferenco)
|
Kiel registrite je 02:18, 31 dec. 2011
La nouvelle Blanche Neige (La nova Neĝblankulino) estas franca telefilmo de Laurent Bénégui elsendita unuafoje la 30-an de decembro 2011 en France 2.
Temo
Stéphane Leroy, riĉa industriisto, ĵus edziĝis kun la venena Gabrielle. Kiu, perfida, nur povas ĝojiĝi: Stéphane sinkis en komaton, kaj ŝi estas ekregonta lian imperion kaj grandan riĉecon. Tamen neatendita novaĵo ekhaltigas ŝian entuziasmon: ŝia edzo havus filinon, Blanche, kiu vivus kaŝe en pensionato por junulinoj. Kaj Blanche estus tuj festonta sian 18-an datrevenon, kio farus el ŝi teruran rivalon. Sed la naiva junulino revas nur pri Adrien Neige, vera ĉarma princo, fama fotisto. Baldaŭ postsekvata, Blanche rifuĝas en suburba loĝejo...
Teĥnikaĵoj
- Titolo: La nouvelle Blanche Neige
- Reĝisoro: Laurent Bénégui
- Lando: Francio
- Produkta firmao: France 2 (FR2)
- Aperdato: 30-a de decembro 2011
- Daŭro: 85 minutoj
Rolularo
- Lou de Laâge: Blanche (Blanka)
- Claire Keim: Gabrielle
- Sam Karmann: Stéphane Leroy
- Alain Fromager: Grimm
- Sofia Manousha: Malika
- Benoît Maréchal: Adrien Neige (Neĝo)
- Armelle: Estrino
- Bruno Solo: Komisaro
- Rie Hanafusa: Voleuse (Ŝtelulino)
- Morgane Florentiny: Tchatcheuse (Babilemulino)
- Jonas Hamon: Gaffeur (Fuŝulo)
- Lilou Bénégui: Rêveuse (Revemulino)
- Calixte Broisin-Doutaz: Grapheur (Grafikisto)
- Sophia Moussahidine: Boudeuse (Paŭtemulino)
- Louka Masset: Téléchargeur (Elŝutanto)
- Jean-Yves Thual: Mastro Miroir (Spegulo)