Eventoj de Casas Viejas: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 4:
 
== Rakonto de la okazaĵo ==
La [[11-a de januaro|11an de januaro]] [[1933]] okazis en la urbeto [[Casas Viejas]] (en la [[provinco Kadizo]]), kies nomon oni post tiu okazaĵo ŝanĝis al Benalup kaj ankoraŭ poste al [[Benalup-Casas Viejas]], insurekcio de larĝa grupo de [[anarkiismo|anarkiistoj]] de la sindikato [[Confederación Nacional del Trabajo|CNT]]. Ĝi intencis apogi ĝeneralan strikon deklaritan de tiu sindikato tutlande kun la celo ekigi revolucion kaj krei senregistaran socion. La ribelantoj forigis la urbestron kaj sieĝis la kazernon de policanoj de la [[Guardia Civil]]. Dum tiu sieĝo aŭdiĝis la unuaj pafoj kaj mortis du el la policanoj.
 
Tiam alvenis al la vilaĝo multaj pliaj policanoj, kiuj mortpafis multajn kamparanojn, ribelintajn aŭ ne, kaj bruligis la kabanon, kie rifuĝis kelkaj insurgentoj, inter kiuj [[Francisco Cruz Gutiérrez]], alinomata "Seisdedos"; ĉiuj mortis tie kaj aliaj kamparanoj estis tie mortpafitaj. Krome oni arestis kaj torturis multajn kaj oni malfaciligis la vivon de preskaŭ la tuta vilaĝo.