Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 13:
== [[Vikipedio:Proponoj por elstaraj artikoloj]] ==
Saluton. Ĉu vi havas opinion pri [[Birdoj]] ? Antaŭan dankon --[[Uzanto:Pino|pino]] 08:53, 18 Dec. 2011 (UTC)
 
==Alternativaj esprimoj==
Saluton IJKL. Trarigardante viajn kontribuojn, mi rimarkis ke vi ofte forigis alternativajn esprimojn por iuj aferoj (ekzemple "ŝtrumpokalsono" por "[[kalsonŝtrumpoj]]", "sovaĝ-okcidenta filmo" por "[[vakera filmo]]", "ĵetado de monero" por "[[monerumado]]", "dankofesto" ĉe "[[dankotago]]" ktp). Kutime vi donas neniujn klarigojn por la forigoj. Tamen la forigitaj alternativoj estas ĝenerale vaste uzataj esprimoj en Esperanto, kaj indas mencii ilin en la Vikipedio, ne nur por sciigi pri ili, sed ankaŭ por faciligi al tiuj Esperantistoj, kiuj pli alkutimiĝis al tiuj alternativaj esprimoj ol la la titole uzataj esprimoj, rekoni ke la titola esprimo celas la saman aferon kiel la de ili konata esprimo. Do mi petas vin ne plu forigi alternativajn esprimojn sen antaŭe konsulti la oppinion de aliaj Vikippediistoj sur la diskutpaĝo.
 
Aldone mi dum la trarigardo de viaj kontribuoj rimarkis, ke ĝenerale vi faras redaktojn kiuj atestas pri tio, ke vi ne havas tre altan lingvoscion de Esperanto (ekzemple via anstataŭigo de "Patro Kristnasko" per "Patriarko Kristnasko", aŭ de "beboj" kaj "plenkreskuloj" per "gebeboj" kaj "geplenkreskuloj" en la artikolo [[vindotuko]]). Pro tio mi rekomendus al vi koncentriĝi pri la aldono de enhavo al la Vikipedio, anstataŭ fari nurlingvajn redaktojn. Se vi tamen pensas ke io bezonas lingvan poluron, menciu vian opinion unue sur la diskutpaĝo de la koncerna artikolo kaj atendu kion opinias aliaj Vikipediistoj pri tio. [[Uzanto:Marcos|Marcos]] 13:43, 4 Jan. 2012 (UTC)