Meles Zenavi: Malsamoj inter versioj

95 bitokojn aldonis ,  antaŭ 9 jaroj
== Vivo ==
 
Meles studis ekde [[1972]] medicinon en la universitato de [[Adisabebo]]. Post la forigo de la imperiestro [[Haile Selassie]] kaj la ekesto de la komunista [[diktatoreco]] de [[Mengistu Haile Mariam]] li finis la studojn en [[1975]], reiris al sia hejma provinco kaj fariĝis membro de liberiga armeo Fronto pri Liberigo de la Tigraja Popolo ([[angle]] Tigray People's Liberation Front, TPLF). En [[1985]] li fariĝis estro de tiu movado kaj organizis vastan unuiĝon de diversaj opoziciaj grupoj. Kun la subteno de la [[Popola Fronto por la Liberigo de Eritreo]] la opoziciaro en [[1991]] sukcesis forigi la diktaroron.
 
Meles fariĝis ĉefo de dumtempa registaro, kaj inter la tempo de [[1991]] kaj [[1995]] konsideriĝas prezidanto de la ŝtato. Post balotoj en 1995 li fariĝis ĉefministro.
 
Komence multaj okcidentoj registaroj subtenis al Zenawi, sed poste aperis raportoj pri neatentoj de la homaj rajtoj. Ekzemple post la balotado en majo [[2005]] la armeo mortigis pli ol cent homojn (inter ili infanojn) dum manifestacioj kontraŭ la reĝimo, pli ol dek mil homoj estis ĵetitaj en karcerojn, inkluzive de tuta gvidantaro de la opozicio.<ref>[http://gazetejo.org/system/files/gazetoj/MONATO_20063.pdf ''Stefan MAUL''. Diktatoroj dorlotataj // Monato. marto 2006. p. 7] {{eo}}</ref>