Meles Zenavi: Malsamoj inter versioj

4 bitokojn aldonis ,  antaŭ 9 jaroj
e
sen resumo de redaktoj
e
[[Dosiero:Meles Zenawi.jpg|eta|Meles Zenawi]]
'''Legesse („Meles“) ZENAWI''' ([[amhare]] መለስ ዜናዊ, naskita la [[8-an de majo]] [[1955]] en [[''Adwa]]'' en la [[regiono Tigrajo]]) estas la nuna ĉefministro de [[Etiopio]]. Meles estas [[ortodoksismo|ortodoksa kristano]]. Li estas tre bone edukita homo kaj posedas la diplomojn de pluraj konataj universitatoj.
 
== Vivo ==
 
Meles studis ekde [[1972]] medicinon en la universitato de [[Adisabebo]]. Post la forigo de la imperiestro [[Haile Selassie]] kaj la ekesto de la komunista [[diktatoreco]] de [[Mengistu Haile Mariam]] li finis la studojn en [[1975]], reiris al sia hejma provinco kaj fariĝis membro de liberiga armeo Fronto pri Liberigo de la Tigraja Popolo ([[angle]] ''Tigray People's Liberation Front'', TPLF). En [[1985]] li fariĝis estro de tiu movado kaj organizis vastan unuiĝon de diversaj opoziciaj grupoj. Kun la subteno de la [[Popola Fronto por la Liberigo de [[Eritreo]] la opoziciaro en [[1991]] sukcesis forigi la diktaroron.
 
Meles fariĝis ĉefo de dumtempa registaro, kaj inter la tempo de [[1991]] kaj [[1995]] konsideriĝas prezidanto de la ŝtato. Post balotoj en 1995 li fariĝis ĉefministro.