Globkrajono: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Retornaire (diskuto | kontribuoj)
Linio 5:
[[Dosiero:Globkrajono.jpg|thumb|200px|right|Globkrajono - dukolora BiC Italy (BiC Italio)]]
 
[[Hungario|Hungaro]] [[László BiroBíró]], eldoninto de [[ĵurnalo]], dum unu vizito en presejo rimarkis, kiel rapide sekiĝas ĵus presita farbo. Li venis al la ideo, ke tiu rapide sekiĝanta [[inko]] taŭgus kiel plenigaĵo por [[plenigkrajono]]. Sed tiu ĉi densa inko ne fluis tra la [[skribilo]]. Tial Biro decidis anstataŭigi metalan skribilpinton ĉe sia [[skribilo]] per lagreto. Kiam oni movis skribilon sur la [[papero]], la globo turniĝis prenante el provizujo inkon, kiu poste represiĝis sur paperon. Sed tiu ĉi principo de globkrajono ne estis nova. Ĝi estis [[patento|patentita]] jam en la jaro [[1888]] de [[John J. Loud]] por markado de [[ledo]], sed ĝi ne estis komerce uzata. Biro unuafoje patentis sian krajonon en la jaro [[1938]]. En la jaro [[1940]] li fuĝis kun sia frato al [[Argentino]]. Tie li la [[10-a de junio|10-an de junio]] de [[1943]] denove patentigis sian krajonon. Oficiston de brita registaro, kiu estis tiutempe en Argentino, ekinteresis tio, ke la krajono de Biro skribas ĉe ajna [[supermara alteco]], ĉar ĝin influas nek premo de la aero nek aliaj atmosferaj ŝanĝoj. Tuj li kaptis la ideon disponigi ĝin al navigaciistoj en [[aviadilo]]j. [[Britio (lando)|Brita]] registaro aĉetis la patenton kaj do en la jaro [[1944]] oni komencis fabriki la krajonon de marko '''''Biro''''' por [[RAF]]. En Argentino '''''Eterpen Company''''' komerce uzis krajonojn. En majo de [[1945]] '''''Biro Eversharp Co''''' akiris ekskluzivajn rajtojn pri globkrajonoj . Kaj ĝi enkondukis ilin en la merkaton sub la komerca marko '''''Evershap CA'''''.
 
[[Dosiero:Ballpen head macro.jpg|thumbnail|right|pinto de globkrajono]]