Gal Costa: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 4:
== Vivo ==
Dum sia junaĝo ŝi ludis gitaron kaj kantis dum festoj.
 
Kiam ŝi konatiĝis kun [[Caetano Veloso]] kaj lian fratinon [[Maria Bethânia]], ŝi organizis kun la du kaj [[Tom Zé]] en la jaro 1964 la muzikspektaklon ''Nós, por Exemplo'' (''Ekzemple ni''). La sekvan jaron ili iris al San-Paŭlo, kie ili elprovis solokarierojn. La unuaj diskoj de Costa nomiĝis ''Eu Vim da Bahia'' (''Mi venis el Bahio'', kun [[Gilberto Gil]]) kaj ''Sim, Foi Você'' (''Jes, estis vi'', kun [[Caetano Veloso]]).
 
En la jaro 1966 ŝi ŝanĝis laŭ konsilo de organizanto Guilherme Araújo sian artistonomon de ''Maria da Graça'' en Gal. Ekde 1967 ŝi estis membro de la movado ''tropicalismo''. Tutlandan famon ŝi akiris per sia furorkanto ''Divino Maravilhoso'' (''Mirakla diaĵo'') kaj kun la kanto ''Baby'', kiun por ŝi komponis [[Caetano Veloso]].
 
Kiam [[Caetano Veloso]] kaj [[Gilberto Gil]] en 1969 devis fuĝi en ekzilon, Gal Costa kunlaboris kun komponistoj kiel Jards Macalé. Dum la sepdekaj kaj okdekaj jaroj, kiam la fazo de tropikalismo malfortiĝis, ankaŭ Gal Costa sin turnis en pli komercan direkton, por servi la maturiĝintan muzikpublikon. Dum la okdekaj jaroj ŝi kunlaboris kun [[Jorge Ben]], Cole Porter kaj novuloj kiel Carlinhos Brown kaj validas tiam kiel plej grava kantistino de [[Muziko Populara Brazila]].
 
Gal Costa intertempe festis sian 35-jaran scenejojubileon kaj prezentis krom tradiciaj prezentaĵoj ankaŭ eksperimentemajn spektaklojn, kiujn la recenzistoj parte kritikis malbone.
 
== Ligoj eksteren ==