Tria fluo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 6:
 
Komponistoj kiel Robert Graettinger, kiu komponis por [[Stan Kenton]] komplikajn verkojn, aŭ Johnny Carisi povus validi kiel antaŭuloj de tria fluo. Kvankam ĉi tiu deirpunkto produktis kelkajn ekzemplajn verkojn kiel ''Epitaph'' de [[Charles Mingus]], ĝi tamen ne povis venki larĝafronte kaj restis flanka evoluo de la muzikhistorio. Instigantaj fortoj de ĉi tiu muzikstilo estis krom Schuller kaj Mingus inter alie [[Bill Russo]], [[John Lewis (pianisto)|John Lewis]], Eddie Sauter, Don Ellis, Ran Blake kaj [[J. J. Johnson]]. Mátyás Seiber kaj John Dankworth verkis en 1958 kune la komponaĵon ''Improvisations für Jazzband und Orchester'', kio enhavis [[dekdutonismo]]n kaj [[Improvizado (muziko)|ĵazimprovizadojn]]; la programkajero pri la unua prezentado je Germanujo en 1965 taksas la pecon kiel „la plej sukcesa provo, subigi Novan Muzikon kaj ĵazon sub unu ĉapelo“.<ref>Citita laŭ [http://www.schott-musik.de/news/archive/show,3501.html Mátyás Seiber: Improvisations (Schott-Verlag)] </ref>
 
''„Se la ekira eŭforio de tria fluo jam malfortiĝis en la sesdekaj jaroj, tiam ĉefe pro du kaŭzoj: Unuaflanke restis disputata, kiel do nun estu formenda la plej konsekvence tiu ligo de ĵazo kaj pionira klasika muziko ... aliaflanke la komenca [[libera ĵazo]] surmontris alternativajn vojojn al malfermado de la rigidiĝintaj ritmaj, harmoniaj kaj formaj skemoj, kiuj al multaj ĵazaŭskultantoj ŝajnis esti pli evidentaj kaj logikaj ol la triafluaj partituroj riproĉitaj kiel „cerbecaj“ kaj „konstruitaj““.''<ref name="Wil">[[Peter Niklas Wilson]], Grundbegriffe der Neuen Musik und des Jazz. En: Franz Xaver Ohnesorg: Die Befreiung der Musik - Ein Einführung in die Musik des 20. Jahrhunderts, Bergisch-Gladbach, Gustav Lübbe Verlag, 1994, p. 337 -361</ref>
Muzikistoj kiel Anthony Braxton aŭ [[Frank Zappa]] restis tamen forte influitaj en siaj kompoziciaj verkadoj, trovis tamen proprajn solvoproponojn. ''„En la okdekaj jaroj tamen, kiam la libera ĵazo siaflanke montris aperaĵojn de eluziĝo, la ideo de tria fluo estis denove reekprenata de nova generacio en ĵazo kaj klasikmuziko.“'' <ref name="Wil"/>Pli junaj muzikistoj kiel James Newton, Anthony Davis aŭ Franz Koglmann same kiel spertaj muzikistoj kiel [[Allan Botschinsky]] denove ekprenis la defion.
 
== Vidu ankaŭ ==