Svisa aŭtovojo A5: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 4:
 
==Vojo==
La svisa aŭtovojo A5 havas longecon de proksimume 100 km. Ĝi kondukas laŭlonge de la sudorienta flanko de la [[Ĵurasa montaro]] en formo de giganta arko de sudokcidento al nordoriento. Ĝi komenciĝas sudokcidente antaŭ [[Yverdon-les-Bains]], flankeniĝante de la [[svisa aŭtovojo A1]], pasas la viadukton de Yverdon kun longeco de 3155 m, sekvas la elveturejoj Yverdon, [[Grandson]], tiam la tri tuneloj de ''Onnens'', ''Concise'' kaj ''La Lance''. Sekvas elveturejo n-ro 4 ĉe [[Vaumarcus]], du pliaj tuneloj, tiam la elveturejo [[St. Aubin]], tiam la plej longa tunelo de la aŭtovojo nome ''[[Gorgier#trafiko|St. Gorgier]]'' kun longeco de 2850 metroj. Elveturejo n-ro 6 estas [[BévaixBevaix]], n-ro 7 [[Boudry NE|Boudry]], sekvas tunelo kaj ponto ''Chanélaz'' kaj tiam la elveturejo [[Areuse NE|Areuse]]. Sekvas alia tunelo, tiam la elveturejo n-ro 9 [[Auvernier]], la tunelo de [[Auvernier]] kaj tiam [[Neŭŝatelo|Neuŝatelo Okcidento]]. La sekvanta tunelo en Neŭŝatelo nuntempe estas konstruata (la laboroj komenciĝis en marto [[2009]]). Post la elveturejo Neŭŝatelo Serrières kaj la okcidenta tunelo sekvas la disbranĉiĝo al [[La Chaux-de-Fonds]] tra [[Vue des Alpes]]. La aŭtovojo nun en pliaj 6 tuneloj preter tri elveturejo pasas sub la urbo Neŭŝatelo. Sekvas la elveturejoj [[St. Blaise]], [[Marin]], [[Thielle]] kaj [[Conraux]], kie la aŭtovojo nuntempe interrompiĝas kaj daŭras ĝis [[Le Landeron]] kiel kantona ĉefvojo. En Le Landeron la vojo pludaŭras kiel rapidvojo, sekvas la du elveturejoj de [[La Neuveville]], la elveturejo kaj tunelo de [[Ligerz]]. Post la elveturejo de [[Twann]], la aŭtovojo estas en stato de konstruo. Post [[Bielo]] la vojo denove estas finkonstruita. Ĝi tie kruciĝas kun la [[svisa aŭtovojo A6]], kiu norde transiras al la [[Transĵurasa Aŭtovojo|Transĵurasa Aŭtovojo A16]]. Sekvas nun tunelo, tiam la elveturejoj [[Lengnau BE|Lengnau]], [[Grenchen]], la ponto trans la [[rivero Aro]] ĉe [[Arch]], la tunelo de ''Lüsslingen'', la elveturejoj [[Soloturno|Soloturno Okcidento]], Soloturno Sudo kaj Soloturno Oriento/[[Zuchwil]] kaj tiam ĉe [[Luterbach]] la vojo reunuiĝas kun la [[svisa aŭtovojo A1]].
 
==Vidu ankaŭ==