Predikata logiko: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 4:
 
==Ĉefaj konceptoj==
Predikata logiko estas etendiĝo de la [[asertologiko|Aristotela logiko]]. En la asertologiko oni analizas asertojn laŭ tio, el kiuj pli simplaj asertoj ili estas kunigitaj. Ekzemple, la aserto "Pluvas aŭ la tero estas plata" konsistas el la asertoj "Pluvas" kaj la aserto "la tero estas plata". Tiuj asertoj ne estas divideblaj en pluajn partajn asertojn – tial oni nomas ilin atomaj. En la predikata logiko oni analizas atomajn asertojn laŭ ilia interna strukturo.
 
Baza koncepto de la predikata logiko estas la ''[[predikato (logiko)|predikato]]''. Predikato estas sinsekvo de vortoj kun vakaj lokoj, kiu iĝas vera aŭ malvera aserto se oni enmetas propran nomon en ĉiun vakan lokon. Ekzemple "…&nbsp; estas homo" estas predikato, ĉar per enmeto de propra nomo, ekzemple "Sokrato", oni kreas aserton, nome "Sokrato estas homo". La aserto "La tero estas plata" estas predikatlogike analizebla en la propran nomon "la tero" kaj la predikato "…&nbsp;estas plata". Anstataŭ propran nomon oni ankaŭ povas enmeti varianton en la predikaton, per kio la predikato iĝas frazo-funkcio: &phi;<sub>(''x'')</sub>=„''x'' estas homo“ estas funkcio, kiu redonas la valoron "vera" se x estas homo kaj la valoron "malvera" se x ne estas homo.