Sinodo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Sinodo''' - laŭ la [[greka]] vorto Σύνοδος {{prononco|'''sin'''odos}} - laŭ difino de esperantlingvaj vortaroj kiel [[PIV]] aŭ [[Reta Vortaro]] estas "kunveno de pastroj por konsiliĝi kaj decidi pri ekleziaj aferoj". En iuj kristanaj eklezioj la terminoj sinodo kaj '''[[koncilio]]''' foje uziĝas sinonime, kaj por iuj difinitaj kunvenoj ĉiam la unua aŭ dua termino. Tendence tamen eblas diferencigi, ke konsilio estu specifa tuteklezia kunveno, kunvokita de la plej altaj ekleziaj gvidantoj, kutime por decidi pri difinita esenca teologia demando, dum sinodo estu regula kunveno de tutekleziaj aŭ nur regionaj gvidantoj de eklezio, foje nur episkopoj, foje ankaŭ simplaj pastroj kaj laikoj, kies tasko estas komune gvidi la eklezion. Ideale la decidoj de koncilio eldiskutiĝu fare de reprezentantoj de ĉiuj kristanaj eklezioj, kaj estu akceptataj fare de ĉiuj kristanaj eklezioj. Aparte en la [[Prakatolika Eklezio]] kaj la eklezioj de [[Protestantismo]], [[Anglikanismo]] kaj [[Ortodoksismo]], la episkopaj sinodoj estas esenca kaj la principe supera gvida instanco, regule kunvenanta.
 
{{ĝermo|religio}}