Idiom Neutral: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
e etaĵoj
Linio 4:
 
Idiom-Neutral estis bazita sur internacia-eŭropa leksika materialo. Ĝia bazo estis metita la principo kontraŭa al la tuta strukturo de Volapuko. La gramatiko subordiĝis al la vortaro, konstruita surbaze de eble plej internacia formo de lingvaj elementoj. Estis forigita la principo de unusilabeco de la radikoj, ili povis komenciĝi kaj finiĝi per iu ajn litero. Sekve la vortaro de Volapuko estis anstataŭigita per la nova, apoganta sin multe je la latina lingvo. Ĝi konservis de Volapük nur la simplecon de ĝia gramatiko kaj de la aglutina strukturo, pliadaptita al la tradicioj de eŭropanoj. Tiel, konservitaj restis nur la reguloj de senescepteco, fonetika ortografio, neŝanĝeblo de vortradikoj kaj gramatikaj elementoj, vortderivado per afiksoj.
 
 
Sed Idiom-Neutral ne sukcesis ricevi eĉ unu procenton de tiu sukceso, kiun siatempe ricevis Volapük. Reguligante Ia lingvo-evoluon per limigita kolektivo, la Akademio eliminis la eblon de normala libera evoluo, difinata per la skalo de la kresko kaj per la bezonoj de la uzado, do la lingvo dependis de ĝiaj aŭtoroj. Rezulte, la apliko de Idiom-Neutral estis limigata per la rondo de la Akademianoj mem, kreintaj la lingvon. Tiu fiasko havas ankoraŭ unu kaŭzon: tiutempe la amasoj, kiuj havis intereson por la internacia helpa lingvo, jam grupiĝis ĉirkaŭ [[Esperanto]]. Post, por influo de Wahl, la malmultaj Idiom-Neutralistoj kiu ne pasis al [[Esperanto]] aŭ [[Ido]] iris al [[Okcidentalo]] kaj post al [[Interlingvao]].
Linio 10 ⟶ 9:
Estas multaj proponoj por reformo de Idiom-Neutral. En [[1907]], Rosenberg kun helpo de [[Edgar VON WAHL]] reformis la Idiom-Neutralon. La nova versio lasi la angladevenan finaĵon ''-ed'' por participoj kaj prenis la latindevenan ''-(a)t'' kaj faris aliajn modifojn en vortaro kiu restis pli malproksima de [[volapuko]] kaj pli proksima de la [[franca lingvo]].
 
==Patro nia==
----
 
[[Patro nia]] (klasika versio): Nostr patr kel es in sieli! ke votr nom es sanctifiked; ke votr regnia veni; ke votr volu es fasied, kuale in siel, tale et su ter. Dona sidiurne a noi nostr pan omnidiurnik ; e pardona (a) noi nostr debti, kuale et noi pardon a nostr debtatori ; e no induka noi in tentasion, ma librifika noi da it mal.
 
[[Patro nia]] (versio de 1907): Nostr Patr, qui es in cieli. Que votr nom es sanctificat, que votr regnia veni. Que votr voluntat es facit quale in ciel tale anque su terr. Dona nos hodie nostr pan quotidian, e pardona nos nostr debti quale anque noi pardona nostr debenti e non induca nos in tentasion ma librifica nos da it mal.
 
==Morfologio==
 
 
=Morfologio=
 
*pluralo de substantivo: -s (adjektivo ne variebla);
Linio 27 ⟶ 23:
 
{{EdE-I}}
 
 
[[kategorio:volapukidoj]]