Emma Schweiger: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 33:
En kineja filmo ŝi unuafoje aktoris en aĝo de kvin jaroj: en la tiujare plej sukcesa germania kineja filmo ''[[Keinohrhasen]]'' ("senorelaj leporoj") ŝi ravis en la rolo de la knabineto ''Cheyenne-Blue'' {{prononco|ĉa'''jen''' blu}}. Ankaŭ en la daŭrigo ''[[Zweiohrküken]]'' ("duorelaj kokidoj" - ambaŭ filmtitoloj aludas al strangaj memkudritaj infanludiloj) ŝi havas tiun rolon. En la filmo ''[[Männerherzen]]'' ("viraj koroj") de la sama jaro ŝi videblas en flanka rolo apud sia patro kaj la aktoro [[Christian Ulmen]].
 
Sian unuan ĉefan rolon la knabino havis en 2011 en la kineja filmo ''[[Kokowääh]]'', denove flanke de sia patro - la filmo esence profitas de ŝia infana ĉarmo kaj memfido. En somero 2011 ŝi ĉefrolis en la televida filma komedio ''Und weg bist du'' ("Kaj for estas vi"). Same enekde la jaro 2011 ŝi kun siaj du fratinoj prezentisprezentas la pribestan germanlingvan televidan serion ''Die Pfotenbande'' ("la bestopieda bando").
 
En 2011 ŝi nomumiĝis por la infana kina premio ''Nickelodeon Kids' Choice Awards'' pro sia rolo en la filmo ''[[Kokowääh]]''.