Serio Foundation: Malsamoj inter versioj

2 bitokojn forigis ,  antaŭ 8 jaroj
sen resumo de redaktoj
La '''serio de la "Foundation"Fondaĵo''' ([[angla lingvo|angle]]: FondaĵoFoundation) estas epika serio de [[sciencfikcio|scienc-fikciaj]] [[novelo]]j verkitaj de [[Isaac Asimov]] dum periodo de kvardek jaroj. En tute temas pri sep libroj, publikigitaj inter 1952 kaj 1993. Aliaj libroj de Asimov de la serio pri [[roboto]]j ankaŭ priskribas okazaĵojn de la sama fikcia mondo, sed okazintajn multajn jarmilojn pli frue.
 
La serio komenciĝas en iu estonta momento de la historio de la homaro, en kiu la homaro ekspansiis ekster la Tero kaj okupas pli aŭ malpli 25 milionojn da planedoj en la tuta [[galaksio]]. Ĉiuj planedoj apartenas al la Galaksia Imperio, kies bazo estas la planedo Trantor. La matematikisto Hari Seldon, kiu vivas ĝuste en Trantor, kreis branĉon de matematiko nomitan [[psikohistorio]], kiun oni povas uzi por antaŭvidi matematike la estontan historion, aplikante la leĝojn de statistiko por antaŭkalkuli la konduton de grandaj nombroj da homoj. Seldon antaŭvidas, ke la Galaksia Imperio baldaŭ disfalos, kaj ke estos 30.000 jaroj da ĥaoso, antaŭ kiam naskiĝos dua imperio, kiu portos pacon kaj stabilon. Tamen li antaŭvidas, ke prenante apartajn rimedojn oni povus mal-longigi tiun periodon al mil jaroj. Li sukcesas konvinki la imperiestron krei kolonion en la planedo Terminus, ĉe la rando de la galaksio. Oficiale la celo estas, ke la homoj de la kolonio laboru pri la kreado de "galaksia enciklopedio", en kiu la tuta scio de la homaro estu konservita. Tamen tio estas nur preteksto; la vera celo de la afero rilatas al tio, ke Seldon kalkulis, ke sciencista socio sur tiu planedo laŭgrade evoluos al centro de nova galaksia imperio, post nur mil jaroj.
49

redaktoj