Kristodorna glediĉio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 27:
Malgraŭ ĝia nomo, la kristodorna glediĉio ne estas signifa [[mielo]]planto. La [[Angla lingvo|angla]] nomo ''honey locust'' rilatas la dolĉan [[gusto]]n de la guŝopulpo, kiu estis uzita kiel [[nutraĵo]] fare de la [[indianoj]], kaj povas ankaŭ esti [[Fermentado|fermentata]] por fari [[biero]]n. La longaj guŝoj, kiuj poste sekiĝas kaj maturiĝas bruniĝante aŭ kaŝtanbruniĝante, estas ĉirkaŭitaj en starema, [[Ledo|ledeca]] [[haŭto]] kiu [[Adhero|adheras]] tre forte al la pulpo ene. La pulpo - brile verda en nematuraj guŝoj - estas forte dolĉa, kraketa kaj [[Sukulenta planto|sukulenta]] en nematuraj guŝoj. Malhelbrunaj [[Tanino|tanin]]-riĉaj semoj estas trovitaj en fendetoj ene de la pulpo.
[[Dosiero:Unripe honey locust pods.jpg|thumb|220px|Nematuraj guŝoj de kristodorna glediĉio.]]
 
Ĝiaj [[kultivaro]]j estas popularaj [[Ornama planto|ornamaj plantoj]], precipe en la nordaj [[ebenaĵo]]j de Nordameriko kie malmultaj aliaj arbospecioj povas postvivi kaj prosperi. Ĝi toleras [[Urbo|urbajn]] kondiĉojn, kompaktigitan [[grundo]]n, [[vojo]][[salo]]n, [[Alkalo|alkalan]] grundon, varmegajn kaj aridajn periodojn. La populareco ŝuldas al la fakto ke la transplantado estas tiel facile. La kreskorapideco kaj la toleremo por malbonaj ejokondiĉoj faras ke la kristodorna glediĉo estas aprezita en areoj kie [[kanopeo]] estas dezirita rapide, kiel ekzemple en novaj [[parko]]j aŭ en loĝkvartaloj, kaj en perturbitaj kaj rekuperitaj medioj, kiel ekzemple estintaj [[minejo]]j. Ĝi estas rezistema al [[Lana tineo|lanaj tineoj]] sed estas senfoliigita fare de alia [[damaĝbesto]], la ''Homadaula anisocentra'' ( [[lepidopteroj]] ). [[Akaro]]j, [[Kancero (botaniko)|kanceroj]], kaj [[gajlo]]j estas problemo kun iuj arboj. Multaj kultivaroj ne havas dornojn.
==Medicina uzado==
==Notoj==