Henoteismo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Miĥil (diskuto | kontribuoj)
Ankaŭ http://www.bonalingvo.org/index.php/Ssv:_H parolas pri 'Henoteismo'.
Linio 1:
'''EnoteismoHenoteismo,''' eble plikorekte henoteismo, (el la [[antikva greka]] εἷς θεός [heis theos] («Unusola dio»), termino forĝita de [[Max Müller]], alvokas tipon de [[Religio|religieco]] kiu elstarigas kaj, foje, ĉefigas unu dion super la aliaj ĝis alcentrigi sur ĝin preskaŭ la tutan kulton. <ref>Müller, Max. (1878) ''Lectures on the Origin and Growth of Religion: As Illustrated by the Religions of India.'' London:Longmans, Green and Co.</ref>. Temas, do, pri kulta formo meza inter [[politeismo]] kaj [[monoteismo]], en kiu estas apartmaniere venerita unu diaĵo sen tamen nei la ekziston de aliaj diaĵoj: pri ili estas konfesata la malsupereco.
 
== EnoteismoHenoteismo kaj [[monolatrio]] (monokulto) ==
Spite similecon de konceptoj, enoteismohenoteismo kaj monolatrio (el la antikva greka μόνος (“unika”), kaj λατρεία, ("kulto") malsimilas inter si rilate iujn punktojn. En enoteismohenoteismo, ekzemple, ne estas ekskluditaj ke aliaj dioj, eĉ se malsuperaj, estu objektoj de kulto, afero nekonceptebla en monolatria kulto.
 
Rilate la tempodaŭron, enoteismohenoteismo kaj monolatrio povas sekvi la unuan la dua: okazis fakte ke en enoteismohenoteismo la kulto al unika dio, ene de pli vasta panteono, estis portempa sistemo por atingi tutnune favorojn el tiu aparta dia forto; en monolatrio tia partianiĝo favore al unika diaĵo daŭris pli longatempe kaj ĉiam pli alproksimiĝis al monoteismo ĝis fariĝi unikeco kun ĝi: temus, do, pri vera pasponteto al monoteismo.
 
Nemalofte en enoteismohenoteismo la supera diaĵo estas tiu el kiu estas generataj la aliaj kiel okazas en [[Hinduismo]]
 
Temas, pro tio, pri koncepto rafine malsama ol tiu de monoteismo, en kiu oni teorias pri unu sola kaj unika [[Dio]], ne nur pri unika kulto kiel okazas en la monolatriaj religioj.
 
== EnoteismoHenoteismo en kelkaj antikvaj religioj ==
 
Katalogiĝas enoteismohenoteismo inter la [[misterecaj kultoj]] (esoteraj kultoj) de la greka-romia epoko, antaŭislama [[Araboj|araba]] religieco, tiu de [[indianoj]] aŭ apartaj devotaĵoj de kelkaj urboj rilate precizan diaĵon, kiel en la antikva [[Jemeno]] [[Sabeoj|sabea]], kaj najbaraj similaj. Ankaŭ la anstataŭigo, flanke de la “hereza” faraono [[Aĥnaton]], de la tiama egipta panteono per la adoro al la suna disko [[Aton]] estas konsiderata de antropologoj formo de enoteismohenoteismo. Ankaŭ hinduismo estas de multaj antropologoj kaj teologoj taksata enoteismohenoteismo
 
=== Greka-romia religio ===
Linio 20:
 
=== Hinduismo ===
La nuntempa hinduismo estas precipe [[monismo|monisma]], foje eĉ [[monoteismo|monoteisma]]. La koncepto, fakte, pri [[brahmano]] implicas realon “transcendan kaj imanentan”, kiun malsamaj penstendencoj interpretas, santempe, kiel personan, nepersonan aŭ transpersonan. Kun la enkampiĝo de [[Ŝivao|Ŝivaismo]] kaj [[Viŝnuo|Viŝnuismo]] komence de la kristana erao, hinduismo fariĝis ĝenerale pli monisma kaj enoteismahenoteisma: estas praktike komuna konsento en la ĉeesto de iu dio difinita supera, absoluta, ĉioscia entaĵo: ĉiu el la religitendencoj (Ŝivaismo, Viŝnuismo, [[Ŝaktismo]] kaj [[Smartismo]]) kultas kiel superan dion kaj precipe objekton de kulto sian specifan diaĵon (Ŝivao, Viŝnuo, Ŝakti, ktp), dum la ceteraj diaĵoj estas juĝataj simplaj “duondioj” aŭ manifestiĝoj de la unikulo.
 
La multego de dioj, aŭ [[Deva]], foje estas imagita, laŭ iuj fakuloj, kiel la anĝeloj de la kristanaro<ref>[http://books.google.com/books?id=IhLN2I9yTTkC The True History and the Religion of India: A Concise Encyclopedia of Authentic Hinduism]</ref>.
 
En tiu miksaĵo de monismo, monoteismo kaj politeismo, enoteismohenoteismo, eblas diversaj kaj malsamaj kaj same kunfundamentaj difinoj de hinduismo.
 
=== Kristanismo ===
[[Kristanismo]] ekstreme foras el enoteismohenoteismo ĉar ekstere de Dio Kreinta nenio havas dian karakteron, eĉ la propetataj sanktuloj aŭ anĝeloj, kaj eĉ ĉio spirita, estas nur kreaĵaro. Kaj ĉiuj kristanaj [[eklezio]]j konfesas preĝon al ĉielaj personuloj kondiĉe ke temus pri simpla [[propetado]], nome ke ili kunpreĝu al Dio por la devotulo: okaze de provita miraklo, tiu ĉi estas ĉiam atribuebla al Dio. Eĉ la konfesata Triunuo ĉiam koncernas tri personojn en unusola Dio.<ref>[http://www.newadvent.org/cathen/08070a.htm Catholic Encyclopedia: Intercession]; [http://eo.wikipedia.org/wiki/Katekismo_de_la_Katolika_Eklezio] </ref>
 
Se ĉe kelkaj popolaj franĝoj konvertiĝintaj el [[paganismo]] al kristanismo emis anstataŭigi la paganajn diojn per la sanktuloj (homoj aŭ anĝeloj) kultitaj de kristanismo rezultigante [[sinkretismo|sinkretismoj]]n, ĝuste tion la kristanaj eklezioj rifuzis atribuante al la sanktularo ĉiam realon nedian kaj kreaĵan.
 
Fakuloj taksemas kristanajn ekleziojn de la [[Gnostikismo|gnostika]] medio ĝenerale ankaŭ enoteismajhenoteismaj.
 
Laŭ la [[atestantoj de Jehovo]] kies precipa ĉevaleto stariĝas en la rifuzo de la kristana Triunuo, ekzistas nur unika Dio dum Jesuo Kristo estas ja jes elstarega anĝelo enkarniĝinta, sed simpla kreatulo, kvankam eĉ mem helpis Dion en la kreado. <ref>''Traduzione del Nuovo Mondo delle Sacre Scritture''</ref>. Kaj la samo estas dirata de [[Satano]].
Linio 38:
Laŭ kelkaj interpretoj pri la [[Malnova Testamento]] iuj pasaĵoj supozigus ke dekomence estis diversaj dioj, kiel pri [[Baal]], akceptitaj kiel dioj sed ne venerindaj.
 
Moderna religia judismo estas strikte monoteisma, sed iuj historiistoj pri formiĝo de la [[Biblio]] opinias, ke, ĉe komenciĝo, ĝi ne tute liberiĝis el enoteismajhenoteismaj spuroj. Estas ĝenerale akceptite, ke multaj religioj de la [[ferepoko]], praktikataj en la iama [[Israelo]], estis praktike enoteismajhenoteismaj. Ekzemple, [[Moabo|Moabitoj]] adore veneris [[Kamoso]]n, [[Edomo|Edomitoj]] [[Qaŭso]]n, ambaŭ kultitaj en la [[panteono]] [[Kanaano|kanaana]], gvidata de la precipaj dioj [[El (diaĵo)|El]] kaj hugarita [[Aŝerao]]. La alveninta hebrea popolo ne estis indiferenta antaŭ tiu fantaziplenaj kultoj kiujn ili ne disdegnis ofte honori eĉ per templetoj<ref>ref name = "noll">K. L. Noll, ''Canaan and Israel in Antiquity: An Introduction'', Continuum, 2002, p.123</ref>
 
Kelkaj bibliaj rakontoj ŝajnis akcepti la ekziston de la kanaanaj dioj, kiuj ekzercus pli grandan povon en la landoj kie ili estas kultataj aŭ per la sanktaj objektoj al ili ligitaj; ilia povo estis imagita reala kaj povis esti profita por ilia elektita patroneco en la propra lando. Kaj fakuloj trovas atestaĵojn laŭ kiuj popoloj kapitulaciantaj antaŭ la invadantaj hebreoj kaj akceptantaj la israelan Dion praktike konservis ankaŭ la kultojn al antaŭaj siaj dioj<ref>David Bridger, Samuel Wolk et al., ''The New Jewish Encyclopedia'', Behrman House, 1976, pp.326-7</ref>. Ekzemple, laŭ 1 Sam 4, [[Filiŝtoj]] ĉagreniĝis kiam mem informiĝis ke israelidoj venos batali kun la [[Kesto de Interligo]], kaj do kun Javeo kunbatalanta.
Linio 44:
En 2 Reĝoj, aramea generalo [[Naaman]] persistas en la volo kunporti kun si teraĵojn de israela lando opiniante ke tiukaze [[Javeo]] kapablas lin sanigi. Al Israelidoj estis severe malpermesite kulti aliajn diojn, sed antaŭ la babilona ekzilio ili ne estis tute monoteismaj.<ref> ''The Early History of God: Yahweh and the Other Deities in Ancient Israel'', Eerdmans Publishing, 2002, pp.58, 183</ref>. Malrekte tio estas konfirmita ankaŭ el la plendoj de profetoj kiuj trovis la kaŭzon de la malvenko kaj deportaĵo en la forlaso de la ekskluziva kulto al Javeo.
 
Krome la unua el la dek ordonoj povas esti interpretata kiel malpermeso kulti aliajn diaĵojn krom la veran Dion, sed eblas ankaŭ ĝin interpreti enoteismehenoteisme, se oni konsideras, ke en ĝi estas subtenate ke ĉe israelidoj ne devas ĉeesti “alia dio antaŭ mi” (Readmono 5,7). La fakto mem ke Moseo pretendas koni la nomon de la manifestiĝanta Dio povas esti interpretita kiel bezonon lin distingi el aliaj dioj.
 
Spurojn de enoteismohenoteismo, se ne de politeismo, oni trovus en esprimoj de la psalmaro (49/50) aŭ en la lingvaĵo de la libro de [[Danielo (profeto)|Danielo]] en kiuj estas uzata la esprimo “Dio de la dioj”<ref>Tamen ne mankas interpretoj kiuj vidas el la “dioj” anĝelojn eminentajn, ja jes, sed kreitajn</ref>. Estas citita porpruve ankaŭ la Genezan esprimon ''Elohim'' kiu signifas Dion sed ĝia pluralo ŝajnas restaĵo de politeisma lingvaĵo. Ĉi-kaze estas evidentigata ankaŭ certa malsameco inter la konfeso de la profetoj kun la oficialoj de la Templo kaj enoteismohenoteismo de popolaj frakcioj.
=== Islamo ===
Fakuloj diras ke [[Islamo]] estas ankaŭ reago kontraŭ la enoteismahenoteisma religia sistemo de popoloj loĝantaj la araban duoninsulon, kie originis islamo mem. Islamo tiam estas esence monoteisma, ĉar ĝi agnoskas unusolan Dion nomatan, kun la radiko jam uzita de la praaj araboj, [[Alaho]] “Allah”.
 
Tiu unika Dio estas ankaŭ la unika kreinto. Li kreis ankaŭ ĉion kio staras en la spirita sfero, nome anĝeloj kaj [[ĝino]]j kaj diablo [[Iblis]], kiuj obeas al la Dia potenco ankaŭ kiam ili ribelas kaj provas malbone agadi: [[Ĝino (spirito)|ĝinoj]] estas spiritoj kapablaj konsili al bono aŭ al malbono, kaj Iblis fariĝis diablo kiam ribelis kontraŭ la dia intenco krei [[Adamo]]n.
Linio 56:
 
=== Egiptiaj religioj ===
Kvankam la antikva egipta religio konfesis multajn diaĵojn, la kulto estis foje enfokusigita al dio supera kiu, tamen, ŝanĝadis nomon kaj karakterojn laŭlonge de la egipta historio. Kiam [[Aĥnaton]], ekzemple, fariĝis [[faraono]] (ĉirkaŭ 1353 a.K.), pograde anstataŭis ĉiujn kultojn deklarante ke [[Aton]] ne nur estis la supera dio sed ankaŭ la unusola dio. Li eĉ ŝanĝis sian nomon el [[Amenhotep la 4-a]] al Aĥnaton kaj altrudis la formovon, eĉ detruon, el la temploj, de la nomo de la antaŭa supera dio [[Amnon]] kaj ankaŭ referaĵojn al la plureco de Dio. Post lia morto, religiaj hierarkioj reentronigis Amun-Ra kiu denove enoteismehenoteisme fariĝis la supera inter multaj dioj.
 
== Notoj ==