Lokativo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
ArthurBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.6.3) (robota aldono de: simple:Locative case
eNeniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Lokativo''', aŭ '''lokkazo''' (latine ''locativus'') estas [[gramatika kazo]] de substantivoj kaj iam adjektivoj en pluraj [[hindeŭropa lingvaro|hindeŭropaj lingvoj]], ekzemple [[sanskrito]], [[latino]] kaj nuntempaj [[balta lingvaro|baltaj]] kaj [[slava lingvaro|slavaj lingvoj]]. Oni supozas, ke la [[hindeŭropa pralingvo]] havis lokativan kazon. La lokativo ankaŭ troviĝas en kelkaj [[tjurka lingvaro|tjurkaj]] kaj [[finn-ugra lingvaro|finn-ugraj lingvoj]].
 
La lokativo indikas ''lokon, kie'' ago okazas. Atentu, ke por indiki ''lokon, kien'' movado okazas, oni ĝenerale uzas la [[akuzativo]]n (aŭ [[alativo]]n). Esperanto ne havas lokativan kazon; anstataŭe, oni uzas [[prepozicio]]n, ekzemple ''ĉe'', ''en'', ''sur'', ''apud'', kun la [[nominativo]]; krome, similan signifon povas esprimi loka adverbo: ''Mi restos hodiaŭ dome''<ref>''Fundamenta ekzercaro'', §28.</ref> (t.e. ''en la domo'', ''hejme'', ''en la hejmo'').
 
En [[latino]], la vorto ''Roma'' (Romo) iĝas en la lokativo ''Romae'' (en Romo). La vorto ''domus'' (hejmo) iĝas ''domi'' (en la hejmo).
Linio 10:
 
La [[finna lingvo|finna]] havas ses kazojn klasitajn kiel lokativajn. Oni uzas ilin kiel la diversajn prilokajn prepoziciojn en aliaj lingvoj. Inter la finnaj lokativaj kazoj estas la [[alativo]].
 
== Referenco ==
<references/>
 
{{kazoj}}