Historio de la Esperanto-klubo de Prago: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
link Pavla
Neniu resumo de redakto
Linio 84:
1911-05-06 EKP okazigis amuzan vesperon en la salono de Ĉeĥslava Komerca Organizaĵo en Jerusalemská str. Estis prezentitaj du unuaktaj E-lingvaj komedioj en traduko de Fr. Dus: Balŝuetoj (ludis f-inoj Žabková kaj Vaněčková) kaj Du biletoj (ludis A. Wenzelova, Tobek kaj Dus), krome oni kantis, recitis poemojn ktp.
 
Pragon vizitis la ĉefurbestro de Londono Lord Mayor Sir T. [[Vezey Strong]], amiko de Esperanto. En la dua tago de lia vizito vizitis lin en lia hotelo reprezentantoj de BUE prof. Dr. Rosický kaj red. Ed. Kühnl, kiuj prezentis al li salutojn de la ĉeĥa esperantistaro. Poste ili oficiale ĉeestis la solenan akcepton de la tuta angla deputacio en la urbodomo.
 
1911-09-08 En la kadro de la 3-a Bohemia Kongreso Esperantista en la salono de Ĉeĥslava Komerca Organizaĵo okazis teatra prezentado: unuakta originala ŝerco Konkurantinoj de f-ino Studničková (ludis fratinoj A. kaj F. Žabková) kaj „All right“, unuakta komedio de Štolba, esperantigita de Q. Ardeni (prezentis Fr. Procházková, M. Vaněčková, A. Žabková, B. Davídek, Fr. Dus kaj Vl. Tobek).