Lennie Tristano: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 5:
== Vivo ==
''Leonard Joseph Tristano'' naskiĝis en 1919 kiel dua el kvar gefiloj de italaj enmigrintoj en Ĉikago. Jam en la aĝo de kvar jaroj li eklernis pianludon, komence instruate de sia fratinok, kiu kromprofesie laboris kiel operkantistino kaj pianistino. Sekve de la furiozanta [[hispana gripo]] lia vidkapablo estis ege limigita, en la aĝo de dek jaroj li estis tute [[Blindeco|blinda]]. Ekde 1928 ĝis 1938 li iris en Ĉikago al lernejo por blinduloj, kiel li krome lernis muzikteorion kaj la ludadon de violonĉelo, klarneto kaj tenorsaksofono. Post tio li vizitis ĝis sia ekzameno en 1943 la Usonan Muzik-[[Konservatorio]]n, kie li ĉefe studis klasikan muzikon – precipe li okupiĝis pri [[Johann Sebastian Bach]]. Krom tio li ludis en Ĉikago ĵazon kaj komencis instrui post sia ekzameno. Al liaj unuaj lernantoj en Ĉikago apartenis [[Lee Konitz]] kaj komponisto [[Bill Russo]].
 
En 1946 li transloĝiĝis al Novjorko kaj fondis proprajn bandetojn (triopojn ĝis sesopojn), al kiuj aparte apartenis gitaristo Billy Bauer kaj tenorsaksofonisto Warne Marsh (kiu studis ĉe li ekde 1948). Plua grava kunmuzikanto estis aldosaksofonisto [[Lee Konitz]] el la Claude-Thornhill-Orkestro, kiu tiam ankaŭ kunludis kun [[Gil Evans]] kaj [[Miles Davis]]. Krome li ludis kun muzikistoj kiel [[Charlie Parker]] kaj [[Dizzy Gillespie]]. Li altiris tiom da atento, ke la revuo ''Metronome Magazine'' elektis lin en 1947 kiel muzikisto de la jaro (Metronome-ĵurnalisto Barry Ulanov estis unu el liaj plej fervoraj porparolantoj). Tristano estis tiutempe kun sia ensemblo krom Evans kaj Davis kun [[Gerry Mulligan]], [[John Lewis (pianisto)|John Lewis]] unu el la esencaj kreintoj de la [[malpasia ĵazo]], kiu evoluis el bibopo. Al liaj plej esprimplenaj pecoj apartenas la improvizaĵoj „Digression“ kaj „Intuition“ sonregistritaj en majo de 1949 por la albumo ''Crosscurrents'' kun Konitz, Marsh, Bauer, Arnold Fishkin (b), Harold Granowsky kaj Denzil Best (ambaŭ dr); la gravan pozicion de du pluaj pecoj, registrataj dum la sama kunsido kun liberaj improvizaĵoj, produktisto Pete Rugolo ne ekkonis (la registraĵoj ne estis arĥivitaj).
 
== Diskoj ==