Lennie Tristano: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Linio 7:
 
En 1946 li transloĝiĝis al Novjorko kaj fondis proprajn bandetojn (triopojn ĝis sesopojn), al kiuj aparte apartenis gitaristo Billy Bauer kaj tenorsaksofonisto Warne Marsh (kiu studis ĉe li ekde 1948). Plua grava kunmuzikanto estis aldosaksofonisto [[Lee Konitz]] el la Claude-Thornhill-Orkestro, kiu tiam ankaŭ kunludis kun [[Gil Evans]] kaj [[Miles Davis]]. Krome li ludis kun muzikistoj kiel [[Charlie Parker]] kaj [[Dizzy Gillespie]]. Li altiris tiom da atento, ke la revuo ''Metronome Magazine'' elektis lin en 1947 kiel muzikisto de la jaro (Metronome-ĵurnalisto Barry Ulanov estis unu el liaj plej fervoraj porparolantoj). Tristano estis tiutempe kun sia ensemblo krom Evans kaj Davis kun [[Gerry Mulligan]], [[John Lewis (pianisto)|John Lewis]] unu el la esencaj kreintoj de la [[malpasia ĵazo]], kiu evoluis el bibopo. Al liaj plej esprimplenaj pecoj apartenas la improvizaĵoj „Digression“ kaj „Intuition“ sonregistritaj en majo de 1949 por la albumo ''Crosscurrents'' kun Konitz, Marsh, Bauer, Arnold Fishkin (b), Harold Granowsky kaj Denzil Best (ambaŭ dr); la gravan pozicion de du pluaj pecoj, registrataj dum la sama kunsido kun liberaj improvizaĵoj, produktisto Pete Rugolo ne ekkonis (la registraĵoj ne estis arĥivitaj).
 
La stilo de Tristano estas aparte interesa pro lia maniero, ludi ĝis tri sendependajn taktojn kaj interplekti ilin. En 1951 li fondis en Novjorko ĵazlernejon, la unua siaspeca, en kiu instruis i.a. liaj lernintoj Bauer, Konitz, Marsh kaj pianisto Sal Mosca. En 1955 ekestis la mitaj muzikpecoj „Requiem“, „Line Up“ kaj „Turkish Mambo“ same kiel koncertregistraĵoj kun Lee Konitz, kiuj poste aperis sur lia unua muzikalbumo ''Lennie Tristano'' ĉe diskeldonejo Atlantic.
 
Improvizad-kunsidoj kaj sonregistraĵoj ekde 1956 maloftiĝis. Tristano koncentriĝis pri la instruado kaj prezentis nur foje en „Half Note“. Sur la disko ''Descent into the Maelstrom'' li daŭrigis siajn eksperimentojn per plurtavola sonregistrado. En 1965 Tristano unufoje koncertvojaĝis tra Eŭropo, en 1968 li lastan fojon publike prezentis en Usono. Li daŭrigis instruadon ĝis sia morto en 1978.
 
Du el la gefiloj de Lennie Tristano el lia dua geedzeco kun Carol Miller, frapinstrumentistino Carol Tristano kaj gitaristo Bud Tristano, prizorgas lian muzikan heredaĵon.
 
== Tristano-lernejo de la frua [[moderna ĵazo]] ==
Lennie Tristano instruis komence en sia hejmo kaj malfermis poste lernejon ĉe la 32-a Strato en Novjorko. En 1956 li fermis la lernejon kaj instruis ekde Long Island.
 
Liaj metodoj enhavis ĉefe la okupiĝon pri la barokmuziko kaj aparte pri [[Johann Sebastian Bach]]. Modeluloj en ĵazo estis [[Louis Armstrong]], [[Earl Hines]], [[Roy Eldridge]], [[Lester Young]], [[Charlie Christian]], [[Charlie Parker]] kaj [[Bud Powell]]. La solooj ĉe ĉi tiu (fakte tre limigita) selekto de muzikistoj estis transskribataj de sonregistraĵoj kaj laŭkantataj, poste laŭludataj. Estis ĝenerale grave, ĝisfunde krei fundamenton: Antaŭ ol la studentoj okupiĝis pri la instrumento, ili ne nur povu kanti ĉion, sed ankaŭ regu malfacilajn bazaj ritmajn same kiel plurritmajn ekzercojn. Post tio ili lernis la muzikpecojn en ĉiuj tonaloj, kaj en maĵoro kaj ankaŭ en minoro, kaj ili okupiĝis detale pri la harmoniaj strukturoj de ĉiu akordo. Finfine Tristano nomas tamen la melodion plej grava elemento de la muziko kaj de la improvizado.
 
== Diskoj ==