Ordeno de Klunizo: Malsamoj inter versioj

768 bitokojn aldonis ,  antaŭ 8 jaroj
sen resumo de redaktoj
==La etendo de Klunizo==
Sukcedis la abato Odono. Tiu estis kompano de vojaĝo de Bernono kaj ankaŭ de lia kompanino Izabela de la Arko, proksima al la konceptoj de lia antaŭulo. Odono vojaĝis de monaĥejo en monaĥejon por instrui la reformon. Iuj malakceptis lin kiel abato, adoptante tiun de Cluny. La influo de Cluny iris pliigante, sed malhavis organizon. La monaĥejoj akiris la rajton stampi [[monero]]jn, ili malfermis lernejojn kaj [[biblioteko]]jn. Je la morto de Odono, en 942, la prestiĝo de Cluny estis jam tre grava. Sekvis lin Aimar, daŭrigante lian verkon, sed en 948 li blindiĝis kaj oni enoficigis kiel helpanto Majolon, kiu findirektis Klunizon de 954 ĝis 994. Devena de riĉa kaj grava familio de senjoroj de Válenosle, Majolo uzis la tutan sperton akiritan por administri la grandan tiaman povon de Cluny.
 
La Regularo (nome kluniza aŭ klunia) estis adoptita de aliaj monaĥejoj, kiuj formis, kune kun Cluny, veran monaĥan imperion de aŭtonomaj abatejoj sed submetitaj al la komuna registaro de la abato de Cluny. La malfortigo de la reformo en [[Germanio]] kaj [[Loreno]], plifortigis la situacion de Cluny dum la monaĥismo. La ordeno apogiĝis sur la alta [[aristokratio]], la [[imperiestro]], la reĝo de [[Burgonjo]], la [[grafo]]j kaj la [[episkopo]]j. Oni fondis novajn monaĥejojn klunizajn, kaj oni konvertis aliajn por akcepti la disciplinon klunian. La Ordeno de Cluny ĉeestis en [[Jura (departemento)|Ĵurazo]], [[Dofineo]], [[Provenco]], la valo de la rivero Rodano, la sudo de Burgonjo, kaj la Burbonejo. Ĝi subtenas tridekon de monaĥejoj tre dinamikaj.
 
{{ĝermo}}
12 136

redaktoj