Ordeno de Klunizo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 11:
 
La Regularo (nome kluniza aŭ klunia) estis adoptita de aliaj monaĥejoj, kiuj formis, kune kun Cluny, veran monaĥan imperion de aŭtonomaj abatejoj sed submetitaj al la komuna registaro de la abato de Cluny. La malfortigo de la reformo en [[Germanio]] kaj [[Loreno]], plifortigis la situacion de Cluny dum la monaĥismo. La ordeno apogiĝis sur la alta [[aristokratio]], la [[imperiestro]], la reĝo de [[Burgonjo]], la [[grafo]]j kaj la [[episkopo]]j. Oni fondis novajn monaĥejojn klunizajn, kaj oni konvertis aliajn por akcepti la disciplinon klunian. La Ordeno de Cluny ĉeestis en [[Jura (departemento)|Ĵurazo]], [[Dofineo]], [[Provenco]], la valo de la rivero Rodano, la sudo de Burgonjo, kaj la Burbonejo. Ĝi subtenas tridekon de monaĥejoj tre dinamikaj.
 
Majolo estis nomita la "Arbitraciisto de la reĝoj" pro siaj rilatoj kun la aristokratio. Lia prestiĝo estis konsiderinda, kaj li rifuzis akcepti la papan funkcion en 973. Liaj funebroj okazis zorge de [[Hugo Kapeto]], li estis beatigita malmulte post sia morto, iĝante unu el la plej popularaj sanktuloj.
 
Post la granda ekspansio realigita en la 10a jarcento, la Ordeno daŭre disvolviĝis dum la 11a jarcento kaj la unua duono de la 12a jarcento, gajnante en organizo pro aplikado de tre precizaj regularoj.
 
En 994, Odilono estis enoficigita abato de Cluny kaj li direktis la monaĥejon dum 55 jaroj. Filo de la senjoroj de Mercoeur, li subtenis rilatojn kun la gravuloj plej kleraj de sia tempo kaj li utiligis la ŝancojn kiujn li proponis al la Ordeno. Sed en epoko markita de la dissolvo de la karolidaj strukturoj kaj la laika nuligo, li ne povas havi la protekton de la alta aristokratio kaj li aliancis kun la senjoroj, la forto hegemonia ĉirkaŭ la jaro 1000. Li klopodis pacigi la perforton de tiuj, apogante sin en la Dipaco. Li helpis la senjorojn kaj turnis sin al la spiritaj servoj de siaj monaĥoj por ke ili favoru al ties familioj, kaj li komisiiĝis certigi la religian alvokiĝon (kelkfoje pelita) de la junuloj hidalgaj. La politiko de Cluny favoris la asocion kaj kreon de grandaj monaĥejoj, ili malpliiĝis, dum la malgrandaj kreskis. Tamen ili plue estis kontrolitaj, ĉu de la propra Odilono, ĉu pere de negociacio fare de la grandaj abatoj. Kiam mortiĝis Odilono, la ordeno havis 70 monaĥejojn, kaj Cluny asociiĝis kun povegaj abatejoj, kiuj plutenas, en okazoj, siajn aŭtonomecojn.
 
En 1049 Hugo de Semur estas enoficigita abato. Sekvante la direktaĵoj de Odilono, daŭre pligrandigis la povon de Cluny. Li estis burgonjona devena de Semur-en-Brionnais. Li posedis grandan retorarton kaj grandan politikan senson. Li finis la integriĝon kun la [[Feŭdismo]] kiu ĵus naskiĝis. Malgrandaj monaĥejoj estis kreitaj ankoraŭ. La komenco hierarkia fleksebliĝis ĉirkaŭ 1075, kiam Cluny akceptis en la ordeno abatejojn de aliaj ordenoj, diferencaj el la benediktina, kiel Vézelay, kiuj trovixgis pretaj eniri en la Ordenon sen devi rezigni sian rangon por iĝi ĉefabatejo. Dum lia abatejato enkorpiĝis al Cluny grandaj abatejoj, kiel tiu de Moissac (Suda-Okcidenta), Lézat ([[Ariège]]), [[Figeac]] (Quercy). La Ordeno etendiĝis tra Hispanio, Italio kaj Anglio, havante 10.000 monaĥojn.
 
La abato Hugo ludis gravegan rolon en la [[Investitura polemiko]] kiu frontigis la papojn kontraŭ la ĝermana imperiestro.
 
En 1109, post posteno de malmultaj semajnoj, Pons de Melgueil estas enoficigita nova abato. Li estis suda, lerta sed tre necedema. Li intervenis aktive al la fino de la [[Kverelo de la Investituroj]], kaj li daŭriĝis kun la ideo pligrandigi la Ordenon. Je ties fino, li ekkonstruigis Klunizon la 3an, abatejo giganta kiu elĉerpos ĉiujn donacojn kaj enspezojn devenajn de la [[Reĝlando de Leono]] kaj [[Kastilio]]. Komencis la unuaj ekonomiaj malfacilaĵoj de la Ordeno kiujn generis proteston kontraŭ la abato. La kritikoj evidentiĝis pro la deklivo al alia monaĥa ordeno nome cistercia, fondita en 1098. Pons petis intervjuon kun la Papo [[Kaliksto la 2-a]], kaj li prezentis sian demision post la eliro el tiu sen ke oni konas la kialojn.
 
Petro de Montboissier, plej konita kiel Petro la Respektinda, anstataŭis lin en 1122. Estis viro kultivita kaj tre lerta. Li devos alfronti Pons en 1126, post ties pilgrimado al Sankta Tero. Pons reprenos la povon de Cluny farante uzon kaj de sia influo, kaj de armiloj. Fine, Pons estos ekskomuniigita kaj la Ordeno restos en manoj de Petro la Respektinda. Li redonis la pacon kaj restaŭris la disciplinon, sed la financoj estas katastrofaj, ĉefe post la perforta epizodo okazinta ĉar monsoldatoj ŝtelis la tutan oron. Petro provis postuli sanan demarŝon de publika regado kun la helpo de Henriko de Blois, episkopo de [[Winchester]], kiu alportis, el [[Anglio]], kaj siajn konojn kaj sian riĉecon. Oni avertas restarigon de la tradicioj, sed la Ordeno de Cluny komencis malrapidan deklivon kiu iros pliigante post la morto de Petro la Respektinda okazinta en 1157.
 
 
 
 
 
 
 
{{ĝermo}}