Ordeno de Klunizo: Malsamoj inter versioj

Neniu ŝanĝo en grandeco ,  antaŭ 8 jaroj
Rekte submetita al la Sankta Sidejo, Cluny estas, en la [[11a jarcento]], la plej efika instrumento en la atingo de la paco kaj en la [[Gregorio la 7-a|gregoria reformo]]. Multaj papoj kaj papaj delegitoj devenis el Klunizo. La reto de Cluny diskonigis la komencojn de la reformo kontraŭ la malvirtoj de la Eklezio ligita al la feŭdaj statoj de la mondo laika: [[simonio]], [[nikolaismo]]. Akuzita pro sia riĉiĝo kaj troa tera povo, la ordeno de Cluny perdis sian spiritan influon fine de la 11a jarcento kaj komencoj de la [[12a jarcento]], kiam eliris novaj ordenoj inspiritaj en [[idealismo]] de malriĉeco kaj aŭstereco: nome [[Cistercianoj]], [[Premonstratoj]], [[Kartuzianoj]], Kamaldulanoj.
 
[[Bernardo de ClairvaŭClairvaux|Sankta Bernardo]] subtenis aspran kverelon kontraŭ Petro la Respektinda protektante la idealon de cistercianoj fronte al la idealoj de Cluny, ĉiukaze unu el la ĉefaj fokusoj de la intelekta kaj arta vivoj de tiama Okcidento.
 
Odono skribis la verkon ''Sankta Historio'' en [[verso]] kaj ellaboris oportunan moralon. La predikoj de Odilono estos dum multa tempo modeloj de elokvento eleganta kaj konciza. Abbono De Fleury difinis la ekvilibrojn de la povo politika. Petro la Respektinda instigis la kristanojn koni la [[Korano]]n kaj turni sin ofte al la tradukadoj de la [[araba]]. Cluny estis la origino de multaj teologoj, moralistoj, poetoj kaj [[historiisto]]j.
12 136

redaktoj