Tony Scott: Malsamoj inter versioj

1 463 bitokojn aldonis ,  antaŭ 9 jaroj
 
== Vivo kaj verkado ==
Scott naskiĝis kiel filo de siciliaj enmigrintoj en Nov-Ĵerzejo, kantis ekde la aĝo de 7 jaroj kaj sukcesis kiel voĉa instrumentimitanto. Li studis ekde 1939 ĝis 1942 ĉe [[Konservatorio]] Juilliard en Novjorko, poste ĉe komponisto Stefan Wolpe. Li baldaŭ sin turnis al ĵazo, estis impresita de la baladoj de [[Ben Webster]] kaj de la improvizadoj de [[Dizzy Gillespie]] kaj [[Charlie Parker]] ''(„Li estas mia idolo“)''. En 1941 li jam partoprenis [[bibop]]ajn improvizad-kunsidojn en [[Minton’s Playhouse]]. Dum sia trijara militservo li muzikis en [[bandego]]j, svingensembloj, sed ankaŭ en [[diksilando]]-bandoj. Ĝis 1953 li ludis kiel klarnetisto, saksofonisto kaj pianisto ĉe [[Buddy Rich]], Ben Webster, [[Sid Catlett]], [[Trummy Young]], Earl Bostic, Charlie Ventura, Claude Thornhill kaj [[Duke Ellington]].
 
Ekde 1953 li direktis proprajn ensemblojn, akompanis tamen ankaŭ la kantistojn [[Harry Belafonte]], [[Billie Holiday]] kaj [[Sarah Vaughan]], por kiuj li ankaŭ aranĝis. Li specialiĝis pri klarneto, gajnis kvar fojojn la legantaran premion de [[Down Beat]] kaj fortikigis sian famon kiel grava nova reprezentanto de la instrumento. Li apartenis al la kerno de la novjorka ĵazmondeto; oni diris, ke li havas la „plj fortan sonon de ĉiuj klarnetistoj“. En 1957 li koncertvojaĝis kun si bando sep monatojn tra Eŭropo kaj Afriko. En 1959 Scott forlasis Usonon, por vivi kaj labori la venontajn se jarojn en orienta Azio.
 
== Diskoj ==
25 926

redaktoj