Tony Scott: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 5:
 
Ekde 1953 li direktis proprajn ensemblojn, akompanis tamen ankaŭ la kantistojn [[Harry Belafonte]], [[Billie Holiday]] kaj [[Sarah Vaughan]], por kiuj li ankaŭ aranĝis. Li specialiĝis pri klarneto, gajnis kvar fojojn la legantaran premion de [[Down Beat]] kaj fortikigis sian famon kiel grava nova reprezentanto de la instrumento. Li apartenis al la kerno de la novjorka ĵazmondeto; oni diris, ke li havas la „plj fortan sonon de ĉiuj klarnetistoj“. En 1957 li koncertvojaĝis kun si bando sep monatojn tra Eŭropo kaj Afriko. En 1959 Scott forlasis Usonon, por vivi kaj labori la venontajn se jarojn en orienta Azio.
 
Li muzikis inter alie en Japanujo, Indonezio, Tajlando kaj Sudvjetnamujo kun muzikistoj de la gastigantaj landoj, sed ankaŭ laboris kiel ĵazinstruisto. Li surbendigis la klasikajn muzikojn de ĉi tiuj landoj kaj prezentis en 1961 same je la unua ĵazfestivalo en [[Honkongo]] kiel en 1962 ĉe la unua japana ĵazfestivalo. Sur Balio li prezentis per [[gamelano|gamelan]]orkestro en temploj; en Japanujo li faris en 1964 kun Hōzan Yamamoto per la bambufluto ''ŝakuhaĉio'' kaj kun Shinichi Yuize per la janpancitro ''[[koto (muzikilo)|koto]]'' la sondiskon „Music for [[Zeno|Zen]] Meditation“, unu el la unuaj [[etnoĵazo]]-produktaĵoj, kiu evoluis al vendofuroraĵo. Ĉi tiu muzikalbumo famigis la mondmuzikan pioniron Scott trans la ĵazmondeto.
 
== Diskoj ==